tradukoj: ca de fr la

sajmiri/o PIV1

sajmirio  

ZOO Vigla simieto el Mez- kaj Sudameriko, sociema, vivanta en arboj, kie ĝi kaptas la insektojn kaj fruktojn, kiujn ĝi manĝas; genro el familio cebedoj (Saimiri): Timberloo II […] estas la dua sajmirio, kiun la kapitano posedis [1]; sajmirioj aŭ sciur-simioj estas […] kaptataj kiel maskoto kaj por medicina esplorado sed [ili] ne estas minacataj [2].

Sciura sajmirio (Saimiri sciureus)
CC-BY-SA-3.0  [3]

tradukoj

francaj

~o: saïmiri.

germanaj

~o: Totenkopfaffe.

katalunaj

~o: saimiri.

latina/sciencaj

~o : Saimiri.

fontoj

1. trad. S. Waldron k. a.: Talismano de Brita Petrolŝipo..., La Verda Drako, 2007-08
2. Vikipedio, Sajmirienoj
3. I, Luc Viatour, propra verko, www.lucnix.be: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Saimiri_sciureus-1_Luc_Viatour.jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | sajmiri.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.4 2018/12/10 19:10:17