9salikok/o SPV

9salikoko  

ZOO Naĝa krustulo kun longa korpo kaj kiraso el sinsekvaj loboj: movplena popolsvarmo elfluas el la faŭkoj de la „metro“ kaj invadas akceptemajn drinkejojn por gustumi revigligan vermuton kaj skarlatajn salikokojn kun pimenta saŭco [1]; lupfiŝo kun pureo de salikokoj [2].
1. J. Ribillard: Majorkaj azuleĥoj, Nica Literatura Revuo, 1958-07 ĝis 08, numero 3/6, p. 211-217a
2. Esperanto en (kaj ekster) Bruselo, 2003-11-12
angle:
shrimp
france:
crevette
germane:
Garnele
hispane:
gamba
indonezie:
udang
itale:
gamberetto
nederlande:
garnaal
pole:
krewetka
portugale:
camarão

administraj notoj