tradukoj: be cs de en es fr hu it pt ru sk

sardon/a PIV1

sardona  

(malofte)
Kolere, dolore moka: la humuro de Kafka estis pli sardona, tiu de Haŝek pli popolkultura [1]. VD:sarkasma

sardona rido  

Kolere, dolora rido aŭ rikano: sardona rido aŭdiĝis [2].
Rim.: La esprimo verŝajne devenas de la antikvaj sardoj, kiu venenigis maljunulojn kaj krimulojn per vegetaĵo, kiun sciencistoj retrovis en la Safranflava enanto, kaj kiu kaŭzas dolore rikanan esprimon sur la vizaĝo.

tradukoj

anglaj

~a: sarcastic, sardonic; ~a rido : sardonic grin.

belorusaj

~a: саркастычны, сарданічны.

ĉeĥaj

~a: sardonický, trpký.

francaj

~a: sarcastique, sardonique.

germanaj

~a rido : sardonisches Lachen.

hispanaj

~a: sarcástico, sardónico.

hungaraj

~a: gúnyos, szardonikus, görcsös.

italaj

~a: sarcastico, sardonico.

portugalaj

~a: sardônico.

rusaj

~a: сардонический, саркастический.

slovakaj

~a: sardonický, trpný.

fontoj

1. La aventuroj de Ŝvejk - optimisme pri idioteco — Libera Folio
2. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 67a, p. 441a


ℛevo | datumprotekto | sardon.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.13 2019/03/23 12:10:15