tradukoj: be bg ca de en es fr hu it nl pl ru tr



Seninterrompa tempodaŭro dediĉita al difinita laboro,
proceduro, spektado aŭ alia okupo, precipe kun fakulo aŭ
aparato:
fari portreton en tri seancoj
[1];
seanco de masaĝo, ultrasono, hipnoto,
psiĥoanalizo;
spiritisma seanco kun mediumo;
la paciento jam havis dek seancojn de radioterapio
[2];
en tiu kinejo la seancoj komenciĝas je ĉiu para
horo.

La tuta ciklo de la laboro de uzanto en dialogo kun
komputilo aŭ dialoga programo, ekde la
saluto ĝis la
adiaŭo:
seanco de redaktado (per komputila redaktilo), de
komunikado (per radio, en la Interreto).
[3][4]