seps/o PV , sepsemi/o PIV1

sepso, sepsemio

MED Kompleksa sistema inflamreago de organismo pro infektiĝo per bakterioj, ties venenoj aŭ fungoj: la plej seriozaj kazoj de sepso inkluzivas la disigitan sepson (sepson kun akuta organo-malfunkcio) kaj sepsan ŝokon (sepson kun refraktiva arteria hipotensio) [1] ; lia edzino mizere mortis pro sepso, kune kun la feto [2]; oni uzas antibiotikojn por malhelpi sepsemion en la sango [3]; kriterioj pri diagnozo de brul-sepsemio [4].
1. Vikipedio, Sepso
2. Monato, Garvan Makaj: Astrobiologio kaj religio, 2013
3. M. Sujet: karbobacilo kaj televidado, esperanto-politiko, 2001-11-06
4. Ĉina Radio Internacia enrete, Patrono por la vivo, 2012-12-11
angle:
sepsis
beloruse:
сэпсыс
france:
sepsis, septicémie
germane:
Sepsis
latinece:
Sepsis
pole:
sepsa
ukraine:
сепсис

sepsa

MED Kaŭzanta sepson: sepsaj mikroboj; kontraŭsepsa metodo de operacioj. ANT:sterila2
beloruse:
сэптычны kontraŭ~a: антысэптычны.
ĉeĥe:
hnilobný, septický
france:
septique kontraŭ~a: antiseptique.
germane:
septisch
hungare:
szeptikus, fertőzéses kontraŭ~a: antiszeptikus.
japane:
腐敗性の [ふはいせいの], 敗血の [はいちの]
katalune:
sèptic kontraŭ~a: antisèptic.
nederlande:
bederf veroorzakend kontraŭ~a: antiseptisch.
pole:
septyczny kontraŭ~a: aseptyczny.
ruse:
септический kontraŭ~a: антисептический.
slovake:
hnilobný, septický
ukraine:
заразний, септичний

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.