sintagm/o PIV1

sintagmo

LIN Vortgrupo: Meze en la struktur-hierarkio inter la propozicio kaj la vorto staras la sintagmo [1]; interrompas la sintagmon „Potencaj ... ĉevaloj“ kvin-vorta enkadrita sintagmo: „jungitaj per rimenoj kaj feraĵoj“ [2]; la tuta Eŭropo tiam komencis uzi la ne tre inteligentan sintagmon „ekstrema dekstro“, kiu teorie estas konata jam el la 20a jarcento, sed neniam antaŭe fariĝis parto de ĉiutaga politiko [3]; la helena-latina „fraz“ en „frazeologio“ aludas ne frazon, sed sintagmon [4].
Rim.: J.C. Wells rimarkigas: Kredeble tiu termino estis enkondukita de Ferdinand de Saussure, kiu uzis ĝin pli larĝasence, por nomi ĉian kombinaĵon en la parolĉeno (simile vastan difinon donas PIV1). Do sintagmo (el la franca „syntagme“) respondas al la angla „phrase“. En la hodiaŭa lingvistiko oni plej ofte limigas ĝin al la dua el la tri sintaksaj kompleksoj menciitaj de PIV, nome al vortgrupo. Laŭ la genera gramatiko, la propozicio aŭ simpla frazo konsistas el du partoj, la substantiva sintagmo kaj la verba sintagmo; la substantiva sintagmo rolas kiel subjekto, la verba sintagmo kiel predikato. En transitiva frazo la verba sintagmo siavice konsistas el pluraj partoj, inter kiuj la verbo kaj alia substantiva sintagmo, kiu rolas kiel objekto. [5].
1. J.C. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto., UEA,1989. 4.8, p. 46.
2. Bernard Golden: Instruado de bona stilo kun konsekvenca vortordo, Internacia Pedagogia Revuo, 1997-3, p. 12a-15a
3. Vinko Ošlak: Dekstrismo en demokratio, Monato, 2010/05, p. 07
4. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
5. J.C. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto., UEA,1989. 4.8, p. 46–47.
angle:
phrase
beloruse:
сынтагма
ĉeĥe:
syntagma
ĉine:
詞組 [cízǔ], 词组 [cízǔ]
france:
syntagme
germane:
Phrase (Linguistik), Syntagma
hispane:
sintagma
hungare:
szókapcsolat, szintagma
katalune:
sintagma
nederlande:
syntagma, zinsdeel
pole:
syntagma
ruse:
синтагма, группа (глагольная, подлежащего и т.п.)
slovake:
syntagma
ukraine:
синтагма

sintagma

LIN Rilata al kunaranĝo de vortoj en parolo, kontraste al paradigma: la teksto de la plej uzata kaj plej amata versio konservas multajn vortarajn, idiotismajn kaj sintagmajn influojn de la Biblio de Bedell [6].
6. Garbhan MacAoidh: La Biblio en la gaela lingvo, Monato, 2003/12, p. 23
beloruse:
сынтагматычны
france:
syntagmatique
germane:
syntagmatisch
hispane:
sintagmático
hungare:
szintagmatikus
katalune:
sintagmàtic
nederlande:
syntagmatisch
pole:
syntagmatyczny
ruse:
синтагматический
ukraine:
синтагматичний

administraj notoj