Siriak/o

Siriako

LIN
Mortinta lingvo de la iamaj aramee parolantaj kristanoj de la orienta regiono mediteranea, kiu ĝis nun restas liturgia lingvo de la siriaj kristanoj: tre instrua estas Peŝito ‐ la traduko de Biblio en Siriakon, kiu estas dialekto de la aramea lingvo (kies alian dialekton parolis Jesuo kaj liaj disĉiploj).
Rim.: Pli ofte kaj tradicie oni nomas Siriakon „la siria lingvo“; tio tamen estas misgvida, ĉar la modernaj sirianoj plejparte parolas la araban, kiu estas alia lingvo. Pli taŭga varianto radikŝpara estas „la siriaramea lingvo“.
angle:
Syriac
ĉine:
叙利亚文 [Xùlìyàwén], 敘利亞文 [Xùlìyàwén]
germane:
Syriakisch
katalune:
llengua siríaca
ruse:
сирский язык

siriaka

LIN
Rilata al Siriako: la araboj konatiĝis kun la grekaj verkoj per la siriaka literaturo; la broŝuro (...) uzas ne nur la hebrean kaj Esperantan alfabetojn, sed ankaŭ la siriakan, fenican, araban, etiopan (...) [1].
1. B.C.: Bibliografia noto, Espero Katolika, 1988:1
angle:
Syriac
ĉine:
叙利亚文 [Xùlìyàwén], 敘利亞文 [Xùlìyàwén]
germane:
syriakisch
katalune:
siríac (adj.)
ruse:
сирский

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
s~a: Mankas dua fontindiko.