tradukoj: cs en fr he hu id nl pl pt ru sk

8Siri/o PIV1

8Sirio [1][2][3]  

GEOG
1.  
POL Moderna regno situanta en Okcidenta Azio kaj limanta okcidente Mediteraneon kaj Libanon, norde Turkujon, oriente Irakon, sude Jordanion, sud-okcidente Israelon. Damasko estas la regurbo kaj plej granda urbo.
2.
HIS Historia lando (aŭ provinco) samteritoria, el kiu estiĝis la moderna Sirio1: tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al ĉiuj reĝoj de la ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio [4]; ni veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro [5].

siria  

Rilata al Sirio, ĝiaj etnoj, historio aŭ lando: kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo [6]; la Siria dialekto de la araba lingvo; la siria lingvo.

siria lingvo  

Dialekto de la aramea lingvo, kiu iam estis la ĉefa lingvo de Sirio kaj restas la liturgia lingvo de la siriaj kristanoj: volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo siria, ĉar ni komprenas [7]; Peŝito disponigas fruan tradukon de la evangelio en la sirian lingvon, proksiman al la hejmlingvo de la rolantoj.

siriano, sirianino

1.  
Ŝtatano, ŝtatanino de Sirio1.
2.
Persono apartenanta al siria etno, sendepende je la loĝloko aŭ civitaneco: vaganta siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule [8]; en nia popolo troviĝas multaj eksterlanduloj (t.e. alietnanoj): nigraj etiopianoj, flavaj sirianoj kaj fenicianoj, blankaj grekoj kaj libianoj [9].

tradukoj

anglaj

~o : Syria; s~a: Syrian; s~a lingvo : Syriac; s~ano, s~anino: Syrian.

ĉeĥaj

~o : Sýrie.

francaj

~o : Syrie, République arabe syrienne; s~a: syrien (adj.); s~ano, s~anino: Syrien (subst.).

hebreaj

~o : סוריה; s~a: סורי; s~ano, s~anino: סורי.

hungaraj

~o : Szíria; s~a: szíriai; s~ano, s~anino: szíriai (lakos).

indoneziaj

~o : Suriah.

nederlandaj

~o : Syrië; s~a: Syrisch; s~ano, s~anino: Syriër.

polaj

~o : Syria; s~a: syryjski; s~ano, s~anino: Syryjczyk.

portugalaj

~o : Síria.

rusaj

~o : Сирия; s~a: сирийский; s~a lingvo : сирский язык; s~a lingvo: сирийский язык; s~ano, s~anino: сириец.

slovakaj

~o : Sýria.

fontoj

1. Akademio de Esperanto: 8a Oficiala Aldono, II.C.1
2. Akademio de Esperanto: Oficiala Informo 12, Listo de Rekomendataj Landnomoj
3. Vikipedio, Sirio
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:29
5. La Nova Testamento, La agoj 21:3.
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 1:5
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:26
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 26:5
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 2a.


ℛevo | datumprotekto | siri.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2017/12/22 23:10:30