tradukoj: be ca cs de en es fa fr hu id pl pt ru sk

8Irak/o PIV1

8Irako [1][2]  

1.  
HIS Araba nomo de la malsupra Mezopotamio: Irako formis la kernon de la abasida ĥalifujo; la aŭtoroj kristanaj ofte nomas la mezepokan Irakon „Babilonio“; en la 19a jc „Irako“ estis nomo de du provincoj en la regnoj Turka kaj Persa.
2.  
GEOG Ŝtato en la Okcidenta Azio, kies ĉefa parto estas Mezopotamio, kaj la ĉefurbo, Bagdado: nur la brita ĉefministro deklaras sin preta ekmiliti kun Bush kontraŭ Irako kaj Sadam Husajn [3]

irakano  

Ŝtatano de Irako

iraka  

Rilata al la ŝtato Irako.

tradukoj

anglaj

~o 1.: Al-Iraq; ~o 2.: Iraq.

belorusaj

~o : Ірак.

ĉeĥaj

~o : Irák.

francaj

~o : Irak, Iraq; i~ano: Irakien (subst.), Irakienne (subst.); i~a: irakien (adj.), irakienne (adj.).

germanaj

~o : Irak.

hispanaj

~o : Iraq.

hungaraj

~o : Irak.

indoneziaj

~o 1.: Babilonia, Mesopotamia; ~o : Irak.

katalunaj

~o 1.: Iraq, Baixa Mesopotàmia; ~o : l'Iraq, República de l'Iraq.

persaj

~o : عراق.

polaj

~o 1.: Babilonia; ~o 2.: Irak.

portugalaj

~o 2.: Iraque.

rusaj

~o : Ирак.

slovakaj

~o : Irak.

fontoj

1. Akademio de Esperanto: 8a Oficiala Aldono, II.C.1
2. Akademio de Esperanto: Oficiala Informo 12, Listo de Rekomendataj Landnomoj
3. P. Gubbins: Ekfluas la ruĝa akvo, Monato

i~ano: Mankas dua fontindiko.
i~ano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
i~a: Mankas dua fontindiko.
i~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | irak.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.18 2018/08/06 19:10:38