Bagdad/o FK

Bagdado

GEOG
Urbo en Irako1, sur la bordoj de Tigriso (44˚26′E, 33˚20′N); la ĉefurbo de la abasida ĥalifujo en 752–836 kaj 892–1258; nun la ĉefurbo de Irako2: sidante apud la pordoj de la kafejoj de Bagdado aŭ antaŭ la bazaroj de la riĉega Dĵedo FK ; jam en 1982 iranaj trupoj survojis al Bagdado en Irako [1]; Bush […] obstine asertas, ke li defendas la usonan liberecon en Bagdado [2]; la iraka inform-ministro asertis antaŭ televid-kameraoj en grandparte jam konkerita Bagdado, ke la iraka armeo sukcese defendas la ĉefurbon [3]; la familio Stakian trafis la urbon Afion-Karahisar, sud-oriente de Ankaro, ĉe la linio de la fervojo Berlino-Bagdado [4].
1. Monato, Gerrit Berveling: Usono inter Irano kaj Irako
2. Monato, Stefan Maul: Katastrofo en Irako
3. Monato, Stefan Maul: Milit-litoj
4. Monato, Andreas Künzli: Atentinda memuaro
angle:
Bagdad, Baghdad
beloruse:
Багдад
bulgare:
Багдад
ĉeĥe:
Bagdád
ĉine:
巴格达 [bāgédá]
france:
Bagdad
germane:
Bagdad
hebree:
בגדאד
hispane:
Bagdad
hungare:
Bagdad
japane:
バグダッド
katalune:
Bagdad
nederlande:
Bagdad
perse:
بغداد
pole:
Bagdad
ruse:
Багдад
slovake:
Bagdad
svede:
Bagdad
ukraine:
Багдад

administraj notoj