2kalif/o JED , ĥalif/o
kalifo, ĥalifo


Mezepoke (kaj en Turkujo en la 18a jc), spirita kaj politika
estro de la islama
mondo, unue rigardata kiel anstataŭanto de
Muhamado, poste
ankaŭ kiel reprezentanto de Dio
(kp papo):
ĥalifo Mamuno sendis al imperiestro Teofilo […]
leteron
[1];
la ĥalifo kaj la anoj de la malnova osmanida dinastio
estis ellandigitaj
[2];
fiera ĝojo helpi, helpi senfine al ĉiuj kaj ĉiu,
iam ebla nur por fabelaj ĥalifoj de arabaj legendoj
[3];
(figure)
Ŝvarceneger […] karieris en Holivudo kiel
altranga heroo de altstrangaj filmoj kaj poste karieris aktorante kiel
guberniestro (ĉu kalifo?) de Kalifornio
[4].
Rim.:
La prononco pli proksima al la uzata en la islama mondo estas
ĥalifo.
1.
Sergio Pokrovskij: slavonaj
skriboj, La Ondo de Esperanto, n-ro 51a, 1999:1a
2. Vikipedio, Kemal ATATÜRK
3. Ivan Efremov, tr. Jurij Finkel: Horo de Bovo, ĉap. 13a
4. Monato, Stefan Maul: Du mil kvar
2. Vikipedio, Kemal ATATÜRK
3. Ivan Efremov, tr. Jurij Finkel: Horo de Bovo, ĉap. 13a
4. Monato, Stefan Maul: Du mil kvar
- angle:
- caliph
- arabe:
- خَلِيفَةٌ ج خُلَفَاءُ
- beloruse:
- халіф
- ĉeĥe:
- chalífa, kalif
- finne:
- kalifi
- france:
- calife, khalife
- germane:
- Kalif
- hispane:
- califa
- hungare:
- kalifa
- indonezie:
- khalifah
- japane:
- カリフ
- katalune:
- califa
- nederlande:
- kalief
- perse:
- خلیفه
- pole:
- kalif
- portugale:
- califa
- rumane:
- calif
- ruse:
- халиф
- slovake:
- kalif
- turke:
- halife
- ukraine:
- халіф, каліф
kalifujo, ĥalifujo


Islama imperio,
landaro aŭ lando agnoskanta unu saman kalifon:
rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post
iom dispartigis la t.n. Kordovan ĥalifujon
[5];
dum la Mezepoko, islama scienco kaj matematiko prosperis sub la
islama kalifujo kiu estis establita trans la Proksima Oriento,
etendiĝante de la Ibera Duoninsulo en la okcidento ĝis la Induso
en la oriento kaj ĝis la Almoravida dinastio kaj Imperio Malio
en la sudo
[6].
- angle:
- caliphate
- beloruse:
- халіфат
- ĉine:
- 哈裡發 [hālǐfā]
- finne:
- kalifaatti, kalifikunta
- france:
- califat (territoire), khalifat (territoire)
- germane:
- Kalifat
- indonezie:
- khilafah, kekhalifahan
- katalune:
- califat
- nederlande:
- kalifaat
- pole:
- kalifat
- portugale:
- califado
- rumane:
- califat
- ruse:
- халифат
- turke:
- halifelik