8Liban/o Far1

8Libano RLN (LB)

ZR PIV1 KrED
GEOG Ŝtato ĉe la orienta bordo de la Mediteraneo, limanta kun Sirio kaj Israelo: Libano estas pli alta ol la apudmaraj sabloj [1]; lia ekscelenco […] sendas saluton al la plej bela rozo de Libano [2]! Israelo ĵetas bombojn en suda Libano [3]; eĉ dum la dek kvin jaroj de la civitana milito en Libano ekzistis aktiva „nokta vivo” kun dancprezentadoj [4]; la libro priskribis la amon inter li, kristano, kaj ŝijaista virino el Libano [5].
angle:
Lebanon
beloruse:
Ліван
ĉeĥe:
Libanon
ĉine:
黎巴嫩 [Líbānèn]
france:
Liban, République libanaise
germane:
Libanon
hungare:
Libanon
indonezie:
Lebanon
japane:
レバノン
nederlande:
Libanon
pole:
Liban
portugale:
Líbano
slovake:
Libanon
ukraine:
Ліван

libana

Rilata al la ŝtato Libano: Al-Hariri starigis fonduson por finance subteni libanajn studentojn en okcidento kaj ilin poste revenigi [6]; la svisa dancistino Meissoun […], ekinteresiĝis antaŭ kelkaj jaroj pri la libana dancstilo, iom forgesita dum la milito [7].
6. Monato, Husejn Al-Amily/pg: Reveno al la hejmlando
7. Monato, Ina Fabell: Danco de la Oriento
beloruse:
ліванскі
france:
libanais , libanaise (adj.)
germane:
libanesisch

libanano

KrED
Loĝanto aŭ civitano de Libano: jam libanano estis arestita sed rapide montriĝis, ke li ne estis teroristo [8]; iranano eĉ ne pensus, kiel ekzemple faras multe da libananoj, eduki siajn gefilojn en lingvo alia ol la persa [9]; jam en 1890 libananino, Zeinab Fawaz, batalis en Kairo kiel ĵurnalistino por liberigi virinojn [10].
angle:
Lebanese
beloruse:
ліванец
ĉine:
黎巴嫩人 [líbānènrén]
france:
Libanais, Libanaise (subst.)
germane:
Libanese
hungare:
libanoni
nederlande:
Libanees
pole:
libańczyk

administraj notoj