tradukoj: bg ca cs de en es fr he hu id it nl pl pt ru sk

Jordani/o PIV1

Jordanio  

GEOG Ŝtato situanta en okcidenta Azio kaj limanta okcidente al Israelo ĉe Jordano, norde al Sirio, oriente al Irako, sud-oriente kaj sude al Sauda Arabujo; Amano estas ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo: Israelo […] proponis redoni tiujn teritoriojn al Jordanio kaj Egiptio kiel parto de pactraktato [1]; ankaŭ Egiptio, Arabio, Jordanio, Sirio proklamis la samajn principojn kaj poste, pere de paciencaj, longaj, kompromisaj traktadoj, ili „rekonis” Israelon [2].

jordania

Rilata al jordanianoj, ilia nacieco aŭ ŝtato.

jordaniano  

Ŝtatano de Jordanio: en la vaste kondamnita masakro de Qibya, […] pli ol 60 jordanianoj estis mortigitaj en atako [3].

Okcidenta Jordanio

Regiono en Israelo limanta kun Jordanio norde de Malviva Maro: Israelo ricevas grandan parton de sia akvokvanto el la montoj de okcidenta Jordanio kaj pro tio neniakaze volas redoni tiujn regionojn al Sirio [4].

tradukoj

anglaj

~o: Jordan ; j~a: jordanian; j~ano: Jordanian.

bulgaraj

~o: Йордания; j~a: йордански; j~ano: йорданец.

ĉeĥaj

~o: Jordánsko.

francaj

~o: Jordanie; j~a: jordanien (adj.); j~ano: Jordanien (subst.).

germanaj

~o: Jordanien; j~a: jordanisch; j~ano: Jordanier.

hebreaj

~o: ירדן ; j~a: ירדני; j~ano: ירדני.

hispanaj

~o: Jordania; j~a: jordano; j~ano: jordano.

hungaraj

~o: Jordánia; j~a: jordániai; j~ano: jordániai (lakos).

indoneziaj

~o: Yordania.

italaj

~o: Giordania; j~a: giordano (agg.); j~ano: giordano.

katalunaj

~o: Jordània; j~a: jordà; j~ano: jordà.

nederlandaj

~o: Jordanië; j~a: Jordaans, Jordanisch; j~ano: Jordaniër.

polaj

~o: Jordania; j~a: jordański; j~ano: Jordańczyk.

portugalaj

~o: Jordânia.

rusaj

~o: Иордания; j~a: иорданский; j~ano: иорданец.

slovakaj

~o: Jordánsko.

fontoj

1. Monato, Aleksandro Gofen: Misinforma komento
2. Monato, Sen Rodin: Nu, karaj fratoj ...
3. Vikipedio, Ariel Ŝaron
4. Monato, Evgeni Georgiev: La blua „oro“ ĉiam malsufiĉos

j~a: Mankas dua fontindiko.
j~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | jordan.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.18 2018/12/17 21:10:20