8arab/o PIV1

8arabo [1]

Membro de semida popolo devena de Araba Duoninsulo kaj nun loĝanta en granda parto de okcidenta Azio kaj norda Afriko: la araboj, kiuj akompanis la senditon de Allah, ekbruligis kelkajn foliojn, kiel oferon al Dio sola FK ; la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn: sep mil sepcent ŝafojn kaj sep mil sepcent kaprojn [2]; la du belegaj arabĉevaloj, kiujn li rajdis en Alĝerio, devige estis lasitaj en la soldatejo KPr .
1. Akademio de Esperanto: 8a Oficiala Aldono, II.C.1
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 17:11
angle:
Arab
beloruse:
араб
ĉeĥe:
arab, arabský kůň
ĉine:
阿拉伯人 [ālābórén]
france:
Arabe (subst.)
germane:
Araber
hebree:
ערבי
hispane:
árabe
hungare:
arab
japane:
アラビア人 [アラビアじん]
katalune:
àrab (subst.)
malaje:
Arab
nederlande:
Arabier
pole:
Arab
ruse:
араб
slovake:
arabský kôň
ukraine:
араб
volapuke:
Larabänan

araba

Rilata al Arabujo aŭ la araboj, ilia lingvo, nacieco, aŭ kulturo: kantataj de la arabaj poetoj, la oazoj, en la realeco, neniam estis vestibloj de la paradizo [3]; solvaĵo el araba gumo […] al ŝi utilis por la delikataj laboraĵoj ChL ; multekoste vestitaj armitaj homoj sur laŭte spiregantaj arabaj ĉevaloj [4]; Mil kaj unu noktoj ― la fama kolekto de arabaj fabeloj [5].
angle:
Arab, Arabian, Arabic
beloruse:
арабскі
ĉeĥe:
arabština
france:
arabe (adj.), arabique
germane:
arabisch
hebree:
ערבי
hispane:
árabe, arábigo
hungare:
arab
japane:
アラビアの [あらびあの]
katalune:
àrab (adj.)
nederlande:
Arabisch
pole:
arabski
ruse:
арабский
slovake:
arabčina
tibete:
ཨ་རབ་སྐད་
ukraine:
арабський
volapuke:
Larabänik

Arabujo

GEOG
1.
La tuto de la arabe parolantaj landoj; la araba mondo.
2.
Araba Duoninsulo: ĉiuj reĝoj de Arabujo kaj la regionestroj alportadis al Salomono oron [6]; mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaŭ mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko [7]; [vi] flugas tien kaj reen, nur legendo: birdo fenikso en Arabujo [8].
3.
SIN:Sauda Arabujo
angle:
Arabia
beloruse:
1. арабскі сьвет 2. Арабійскі паўвостраў 3. Савудаўская Арабія
ĉine:
1. 大食 [dàshí], 阿拉伯世界 [ālābóshìjiè] 2. 阿拉伯半岛 [ālābóbàndǎo], 阿拉伯半島 [ālābóbàndǎo] 3. 沙特 [shātè], 沙特阿拉伯 [shātèālābó]
france:
Arabie
germane:
Arabien
hebree:
ערב
hispane:
Arabia
hungare:
Arábia
indonezie:
Arab
katalune:
Aràbia 1. el Món Àrab
nederlande:
Arabië
pole:
1. świat arabski 2. Arabia 3. Arabia Saudyjska
ruse:
1. арабские страны, арабский мир 2. Аравия 3. Саудовская Аравия
volapuke:
Larabän

arabeca

Laŭ la stilo de la araboj: arabeca konstruaĵo. VD:arabesko
angle:
Arabian
beloruse:
арабскі (паводле стылю)
france:
arabesque
germane:
arabisch
hebree:
ערבי
hispane:
arabesco, arabesca
hungare:
arabos, arabeszk
katalune:
arabesc, aràbic
ruse:
в арабском стиле

Araba Duoninsulo

GEOG Duoninsulo situanta en okcidenta Azio kaj limanta norde al Mezopotamio, oriente al Persa Golfo, sud-oriente kaj sude al Arab Maro kaj okcidente al Ruĝa Maro.
angle:
Arabian Peninsula
beloruse:
Арабійскі паўвостраў
france:
péninsule Arabique
germane:
Arabische Halbinsel
hebree:
חצי האי ערב
hispane:
Península arábiga
hungare:
Arab-félsziget
indonezie:
Jazirah Arab, Semenanjung Arab
katalune:
la península Aràbiga
pole:
Półwysep Arabski
ruse:
Аравийский полуостров

Sauda Arabujo [9][10], Saud-Arabujo, Saŭda Arabujo(evitinde) , Saŭd-Arabujo(evitinde) (SA)

GEOGPOL Ŝtato konsistanta el la plejparto de Araba Duoninsulo kun la ĉefurbo Riado.
Rim. 1: La nomo de tiu lando devenas de la nomo de ĝia reĝa familio, Saud, kaj ofta maniero fari landnomon el persona nomo en Esperanto estas per la sufikso -i/. Tial la pli mallonga formo „Saudio“ povas esti oportuna, kaj ĝia sufiksa „-i/“ hazarde kongruas kun la internacie konata adjektivigo de la familinomo en la araba lingvo. [Adamo Raizen]
Rim. 2: La nomo de la reĝa familio de tiu lando estas Sa-ud, kun du plenaj vokaloj apartigitaj de konsonanto en la araba lingvo. Tial la formoj kun diftongo „aŭ“ anstataŭ plenaj vokaloj estas evitindaj. [Adamo Raizen]
9. Akademio de Esperanto: Oficiala Informo 12, Listo de Rekomendataj Landnomoj
10. Vikipedio, Sauda Arabio
angle:
Saudi Arabia
beloruse:
Савудаўская Арабія
france:
Arabie saoudite, Royaume d'Arabie saoudite
germane:
Saudi-Arabien
hebree:
ערב הסעודית, סעודיה
hispane:
Arabia Saudita
hungare:
Szaúd-Arábia
indonezie:
Arab Saudi
katalune:
l'Aràbia Saudita
nederlande:
Saoedi-Arabië, Saudi-Arabië
pole:
Arabia Saudyjska
portugale:
Arábia Saudita
ruse:
Саудовская Аравия
volapuke:
Sauda-Larabän

administraj notoj

~eca: Mankas dua fontindiko.
~eca: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
A~a Duoninsulo: Mankas dua fontindiko.
A~a Duoninsulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.