Soveti/o PIV1

Sovetio

GEOGHIS Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj: tiel restis ĝis la atako de Germanio kontraŭ Sovetio, la 22an de junio 1941[1]; Sovetio estas laborista ŝtato Metrop ; la malapero de la Varsovia Pakto kaj de Sovetio [2].
SIN:Sovetunio
1. Zofia Banet-Fornalowa: Kadiŝ por Jedwabne, Monato, 2002/01, p. 18
2. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
beloruse:
Савецкі Саюз
ĉeĥe:
Sovětský svaz
ĉine:
苏联 [sūlián], 蘇聯 [sūlián]
france:
URSS
germane:
Sowjetunion
japane:
ソビエト連邦 [ソビエトれんぽう], ソ連 [ソれん]
nederlande:
Sovjet-Unie
pole:
Związek Socjalistycznych Republik Radzieckich, Sowiety (pot., obraźl.)
ruse:
Советский Союз, страна Советов
slovake:
Sovietsky zväz
ukraine:
Радянський Союз

sovetia

Rilata al Sovetio: ili havas ĉi tie pli, ol cent leterojn el USSR, poŝtkartojn, amason da fotoj, sovetiajn librojn kaj gazetojn Metrop ; la disfalo de la sovetia imperio [3]; Sovetia Esperantista Junulara Movado [4].
3. Garbhan MacAoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23
4. Boris Kolker: Fascina gazeto, Monato, 2000/03, p. 31
beloruse:
савецкі
ĉine:
苏联 [sūlián], 蘇聯 [sūlián]
france:
soviétique (adj.)
germane:
sowjetisch
pole:
radziecki, sowiecki (pot., obraźl.)
ruse:
советский

administraj notoj