tradukoj: be cs de en fr hu la pl ru sk

spelt/o Z

spelto  

BOT
Specio de tritiko (Triticum speltaTriticum aestivum), kulturata en montarecaj regionoj kaj kies malgrandaj kaj brunaj grajnoj estas forte algluitaj al la grajnŝelo: la tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, ĉar ili estis malfrusezonaj [1]; li disŝutas ja nigelon kaj disĵetas kuminon kaj metas tritikon laŭ vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton ĉe la limoj [2]; prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj ŝutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon [3]; grenoj: tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio FK .

maturiĝanta spelto (Triticum spelta) ĉe Allmendingen, Germanujo
CC BY 4.0  [4]

tradukoj

anglaj

~o: spelt.

belorusaj

~o: палавіца (від пшаніцы).

ĉeĥaj

~o: pšenice špalda.

francaj

~o: épeautre.

germanaj

~o: Dinkel, Spelz.

hungaraj

~o: tönköly, nagy alakor, piros alakor.

latina/sciencaj

~o : Triticum spelta; ~o : Triticum aestivum.

polaj

~o: orkisz pszenny.

rusaj

~o: полба.

slovakaj

~o: prstnatec, pšenica horská, špalda.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:32
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 28:25
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 4:9
4. Robert Flogaus-Faust, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Triticum_spelta_RF.jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | spelt.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.16 2018/11/06 18:10:15