spin/o SPV

spino

FIZ
1.
Nombro entjera aŭ entjerplusduona, indikanta la transformadan karakteron de ondokampo: mezono estas forte interaganta bosono (hadrono) kun entjera spino [1].
2.
Spinmomanto: antimaterio, konsistanta el antipartikloj kiuj havas kontraŭan ŝargon aŭ spinon ol la partikloj de la ordinara materio [2].
HOM:spino (vertebraro)
angle:
spin 1. spin
beloruse:
сьпін
ĉeĥe:
páteř
germane:
Spin
hispane:
1. espín
hungare:
spin 1. spin
japane:
スピン
katalune:
spin
pole:
spin
ruse:
спин 1. спин
slovake:
chrbtica, chrbtová kosť
ukraine:
хребет, гребінь (гори)

spinmomanto

1.
FIZ Momanto de movokvanto interna de elementa korpusklo.
2.
FIZ Magneta momanto de elementa korpusklo, proporcia al la spina momanto de movokvanto.
VD:momanto
angle:
spin
beloruse:
сьпін
ĉeĥe:
spinový moment (hybnosti elementárních částic)
hungare:
spin
japane:
スピンモーメント
katalune:
spin
pole:
spin
ruse:
спин
slovake:
spinový moment

administraj notoj

~momanto: Mankas dua fontindiko.
~momanto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.