tradukoj: be de en fr hu it nl pl pt ru

ŝintoism/o

ŝintoismo  

REL
Indiĝene japana religio plurdia, kultanta naturaĵojn, spiritojn, heroojn: multaj japanoj estas samtempe kredantoj de budhismo kaj de ŝintoismo [1]; en preskaŭ ĉiuj distriktoj ekzistas ŝintoisma templo [2]; dum jarcentoj Kongo-Gumi ekskluzive konstruis kaj riparis Ŝitennoĵi, ĝis en la 1860aj jaroj ĝi komencis konstrui templojn kaj sanktejojn de ŝintoismo [3]. SIN:ŝintoo

tradukoj

anglaj

~o: Shintoism.

belorusaj

~o: сінтаізм.

francaj

~o: shintô, shintoïsme.

germanaj

~o: Schintoismus.

hungaraj

~o: sintoizmus.

italaj

~o: scintoismo, shintoismo, shinto.

nederlandaj

~o: sjintoïsme.

polaj

~o: szintoism, sintoizm, shintoizm.

portugalaj

~o: xintoismo.

rusaj

~o: синтоизм.

fontoj

1. Monato, Hori Yasuo: Religio en Japanio. Ĉu budhismo?
2. Monato, Hori Yasuo: Religio en Japanio. Ĉu budhismo?
3. Monato, Isikawa Takasi: Adapti, persisti, akcepti


ℛevo | datumprotekto | sxinto.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2019/03/16 19:10:15