Taĥ/o, Taĵ/o

Taĥo, Taĵo

GEOG
Rivero, ĉ. 1000 km longa fluanta tra Hispanujo kaj Portugalujo, enfluante Atlantikon ĉe Lisbono: ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel la akvoturniĝo de Taĥo volis vin engluti [1]; Lisbono […] situas ĉe la rivero Taĥo je kelkaj kilometroj for de Atlantiko [2]; [Cabral] foriris de Rivero Taĥo, en Lisbono, je la 8-a de Marto 1500 [3].
1. Heinrich Heine, trad. L.L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
2. 103-a Universala Kongreso de Esperanto ― Dua Bulteno, Utilaj informoj pri Portugalio kaj Lisbono
3. Brazilo ― Petro Alvares Kabral
angle:
Tagus
beloruse:
Таха, Тэжу
france:
Tage
germane:
Tajo
japane:
テージョ川 [テージョかわ]
latine:
Tagus
pole:
Tag
ukraine:
Тахо, Тежу

administraj notoj