tradukoj: be bg cs de en es fr nl no pl pt sk

portugal/o

portugalo

1.  
Ŝtatano de Portugalujo.
2.
Homo kun portugala nacieco: laŭdire la portugalo Pedro Álvares Cabral en la posttagmezo de la 22a de aprilo 1500, sur la plata oceano trafis, tute hazarde, la marbordon de Bahia en iu lando, kiun oni poste nomis Brazilio, kaj ankoraŭ pli poste (ekde la 29a de majo 1926) Brazilo [1]; estis la portugaloj ― tiu popolo naviganta ― kiu sentis bezonon krei la vorton „saudade“, nostalgio [2].

portugala

Rilatanta al portugaloj, ilia nacieco aŭ ŝtato: li daŭrigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo, ĉion aŭskultas, ĉiujn eldemandas, korespondas kun sia instruita amiko Paŭlo Toscanelli, al kies leteroj li tiom multe dankas FK ; la liveritaj esperantaj tiparoj subtenas aldone al Esperanto mem la lingvojn francan, germanan, nederlandan, afrikansan, frisan, italan, hispanan, portugalan kaj kompreneble anglan [3]; la portugala prezidento nuligos sian ŝtatviziton al Vieno [4]; multaj malnovaj vojoj ekzistas, kiel la portugala, kiu trapasas la landliman riveron Monjo [5].

Portugalujo RLN (PT)  

GEOGPOL Ŝtato en la sudokcidenta Eŭropo (en la Ibera Duoninsulo) kun ĉefurbo Lisbono; teritorio de Respubliko Portugalujo, limanta kun Hispanujo kaj Atlantiko: la marmora ŝtuparo de la palaco en la ĉefurbo de Portugalujo [6]; en Portugalujo kontraŭ 1000 viroj estas 1091 virinoj FK ; li veturas sur italaj ŝipoj en Malgrand-Azion, Anglujon, Portugalujon […] FK SIN:Portugalio

tradukoj

anglaj

~o: Portuguese; ~a: Portuguese; P~ujo : Portugal.

belorusaj

~o: партугалец; ~a: партугальскі; P~ujo : Партугалія.

bulgaraj

P~ujo : Португалия.

ĉeĥaj

~o: Portugalec; ~a: portugalský.

francaj

~o: Portugais (habitant); ~a: portugais (adjectif); P~ujo : Portugual.

germanaj

P~ujo : Portugal.

hispanaj

~o: portugués (habitante de Portugal); ~a: portugués; P~ujo : Portugal.

nederlandaj

P~ujo : Portugal.

norvegaj

P~ujo : Portugal.

polaj

~o: portugalczyk, portugalka; ~a: portugalski; P~ujo : Portugalia, Republika Portugalska.

portugalaj

~o: português ; ~a: português ; P~ujo : Portugal.

slovakaj

~o: Portugalčan; ~a: portugalský.

fontoj

1. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007019.html
2. Monato, Boris Kolker: Sutroj kaj saŭdadoj
3. Monato, Windows
4. Monato, Evgeni Georgiev: aŭstrio: Ĉu veneno en Vieno?
5. Monato, Rafaela Urueña: Hispanio: Vojoj al la sankta urbo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro


ℛevo | datumprotekto | portugal.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.15 2018/10/16 17:10:17