tradukoj: fr

telemezur/i

telemezuri  

Mezuri malproksiman objekton per ia teĥnika procedo: telemezuri rotacian pozicion [1].

telemezuro, telemezurado  

TEK Dedistanca mezuro; telemetrio: la Okinava Stacio de Spurado kaj Komuniko de la Japana Aerokosma Esplorada Agentejo situas sur monteto por komandi operaciojn kaj ricevi telemezurojn el satelitoj [2].

telemezurilo  

Aparato por telemezuro; telemetro: lastatempe oni utiligas la tiel nomatajn elektrooptikajn telemezurilojn por mezurado de longoj de la triangulaciaj punktoj [3].

tradukoj

francaj

~i: télémétrer; ~o, ~ado: télémétrie; ~ilo: télémètre.

fontoj

1. [T. Kristály]: Elektrofaka Klariga Terminaro en Esperanto, [vidita en 2017]
2. Vikipedio, 13188 Okinavo, 2014-09-17
3. V. Peevski: Nuntempaj Metodoj por Kreado de Planoj ka] Mapoj, Scienca Revuo, 1970, 21:2 (82)

~i: Mankas dua fontindiko.
~o, ~ado: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | telemezur.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.1 2017/11/06 16:10:18