tradukoj: be bg ca cs de en fr hu nl pl pt ru sk

teozofi/o PV

teozofio  

FIL Sinkretisma doktrino, celanta per intuaj procedoj havigi konadon pri Dio kaj vivsignifo kaj elvolviĝon de metapsikiaj kapabloj; ankaŭ predikanta universalan homaran fratecon sen distingo pri religio, kredo, sekso aŭ raso: Becher […] instruas, ke la filozofio instigas uzi la racion, kaj ke la teozofio („la saĝeco pri Dio”) gvidas al la dia sfero [1]; en 1875 en Novjorko estis fondita la Teozofia Unuiĝo de Helena Blavatsky kaj aliaj, tiu ĉi organizaĵo enkondukis la teozofion en okcidentajn landojn [2]; la principo de la maoria teozofio estis, ke la homo konsistas el tri partoj. [3]; Rudolf Steiner […] baldaŭ vidis sin kondukita de li „kontraŭ abismo“ kaj turnis sin al la teozofio . VD:spiritismo, mistiko.

tradukoj

anglaj

~o: theosophy.

belorusaj

~o: тэазофія.

bulgaraj

~o: теософия.

ĉeĥaj

~o: teozofie.

francaj

~o: théosophie.

germanaj

~o: Theosophie.

hungaraj

~o: teozófia.

katalunaj

~o: teosofia.

nederlandaj

~o: theosofie.

polaj

~o: teozofia.

portugalaj

~o: teosofia.

rusaj

~o: теософия.

slovakaj

~o: teozofia.

fontoj

1. Monato, Franz-Georg Rössler: Homo universala, homo moderna: Johann Joachim Becher naskiĝis antaŭ 375 jaroj
2. Monato, Gerrit Berveling: Ne tre konata eklezio
3. Iom pri la Kredo de la Iamaj Maorioj

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | teozof.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2019/06/30 18:21:50