Tesalonik/o NT

Tesaloniko

GEOGHIS
Greka havenurbo, situanta ĉe la fino de golfo ĉ. 300 km norde de Ateno: situo: (40˚38′N 22˚57′E): vojaĝinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo [1]; imperiestro Teodozio, […] per la edikto de Tesaloniko (380 p. Kr.) proklam[i]s religio de la ŝtato la kristanismon kaj met[i]s eksterleĝen la paganajn kultojn [2]; en Tesaloniko jam okazis preparkonferenco de ĉiuj ortodoksaj patriarkioj kaj landaj eklezioj [3].
1. La Nova Testamento, La agoj 17:1
2. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco, 2006
3. Evgeni Georgiev: Jarmila festego ortodoksa, Monato, 2000/08, p. 22
angle:
Thessaloniki
france:
Thessalonique
germane:
Thessaloniki
greke:
Θεσσαλονίκη
japane:
テッサロニキ
nederlande:
Thessaloniki
pole:
Saloniki
ruse:
Салоники
turke:
Selânik
ukraine:
Тесалоніки

administraj notoj