tradukoj: de en

toks/a

toksa  

MEDBIO
Venena: konteneroj senditaj el Japanio enhavis […] toksajn kaj aliajn danĝerajn rubojn [1]; tiuj danĝeraj toksaj materialoj danĝerigas la laŭbordajn regionojn [2]; multe da toksaj gasoj povas deflui laŭ la flanko de la vulkano [3]. VD:toksologo, toksologio

toksaĵo  

MEDBIO
Toksa substanco, veneno: en la konteneroj troviĝas diversaj ruboj, inkluzive de toksaĵoj [4]; [laŭdire li] posedas ne nur gasojn kaj aliajn toksaĵojn sed ankaŭ armilojn por amasdetruado [5].

Rim.: Ne konfuzu kun toksino, t.e. biologie sintezita veneno, kaj evitu uzi la vorton „tokso“ tiusence: algoj ankaŭ eligas sulfuran hidrogenon kaj aliajn toksojn [6]; li kuiris kaj manĝis ruĝan muŝfungon, nenio malbona okazis, tial li konkludis, ke rakontoj pri toksoj mortigaj estas nuraj elpensaĵoj [7].

sentoksigo

MEDBIO
Malvenenigo: la graveco de tiu planto estas precipe en la preventado kaj […] en la sentoksigo de la organismo [8].

tradukoj

anglaj

~a : toxic; sen~igo : detox.

germanaj

~a : toxisch; ~aĵo : Giftstoff; sen~igo : Entgiftung, Detoxifikation, Entzug.

fontoj

1. Monato, Japanio: Rubo-ruzo
2. Monato, Poluado: Cinike cianide ― ĉu respondecas Okcidento?
3. Monato, Evgeni Georgiev: Vulkanoj
4. Monato, Japanio: Rubo-ruzo
5. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro (3)
6. Monato, last: Algoj atakas
7. Monato, last: Malbonan apetiton
8. Monato, , Julius Hauser: Topinamburo ĉu herbaĉo?, 2012

sen~igo : Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | toks.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2019/12/30 12:10:16