*venen/o

*veneno  

1.  
MED Substanco, tute aŭ parte detruanta la funkciojn de la vivo: la veneno de serpento [1]; pereiga veneno de aspidoj [2]; mi estis tute certa, ke min atendas turmentoj kaj martireco, kaj tial mi prenis venenon, kiu post kelke da horoj min mortigos [3]; la veneno komencis efiki kaj la knabino falis senkonscia [4]; mi ŝmiros per veneno mian glavon Hamlet ; homo, kiu pasigas unu tagon en la centro de Milano, Palermo aŭ Triesto, inhalas tiom da veneno, kiom egalas al fumado de 15 cigaredoj [5]; la polico malkovris la venenon metamidofoso, organika fosfora kombinaĵo uzata kiel insekto-mortigilo [6]; malgranda dozo da veneno pretigas la korpon, por ke ĝi rezistu al pli grandaj atakoj de veneno samspeca [7]; veneno tute ne bagatela: cianido [8]. SUB:toksino, toksaĵo
2.
(figure) Io, kio malbone efikas al la humoro, funkcioj de la socio kc: troa festeno estas veneno PrV ; fiŝo sen vino estas veneno PrV ; la veneno de miaj ĉirkaŭantoj, la malicaĵo de iliaj lipoj [9]; vi tamen faris la juĝon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto [10]; la venenon de tiu ĉi feliĉego mi devas elsorbi ĝis la fino [11]; Eŭropa Unio ŝajne komprenis la signifon kaj eŭropan dimension de la antisemita veneno [12]; malfavora propagando, verdire veneno, elpumpata tagon post tago […] de […] bulvardaj gazetaĉoj [13].
angle:
poison
beloruse:
яд, атрута
bulgare:
отрова
ĉeĥe:
jed
france:
poison (subst.), venin
germane:
Gift
greke:
δηλητήριο
hispane:
veneno
hungare:
méreg
indonezie:
racun, toksin
katalune:
verí
nederlande:
vergif
perse:
زهر، سَم
portugale:
veneno
ruse:
яд, отрава
slovake:
jed, otrava
turke:
zehir

venena

1.  
Enhavanta venenon: venena besto, vegetaĵo; venenaj serpentoj [14]; venena herbo [15]; verda venena cikuto [16]; beroj venenaj [17]; [li] freneziĝis de la venena vino, kiun li ne volis ĉesi trinki [18]; la loĝejo estis plena de la venena gaso [19]. SIN:toksa
2.  
(figure) Danĝera kiel veneno: anima malsano […], plenigante [ŝin] per ĉiam pli densa sufoka fumo de mallumaj venenaj pensoj Marta ; maljuna, tre veneneca virino [20]; venena mensoganto [21]; la vortoj, kiujn ŝi aŭdis, estis guto tropleniganta tiun kalikon da venenaĵoj, el kiu ŝi trinkadis tiel longe Marta . VD:morno, spleno, envio, malfido, malplezuro
angle:
poisonous
beloruse:
ядавіты, атрутны
bulgare:
отровен
ĉeĥe:
jedovatý, jedový
france:
toxique, vénéneux, venimeux
germane:
giftig
greke:
δηλητηριώδης
hispane:
venenoso
hungare:
mérgező, mérges
indonezie:
beracun, toksik
katalune:
verinós
nederlande:
giftig
perse:
زهرآگین، سمی
portugale:
venenoso
ruse:
ядовитый
slovake:
jedovatý, otravný

veneni  

(tr)
1.
Enigi venenon:
a)  
Provi mortigi per efiko de veneno: la pastroj volas veneni la faraonon [22]; li mem venenis sin, por eviti turmentojn [23]; kuradi kiel venenita muso PrV .
b)
Venenon miksi en ion: mi venenus la oceanon, por ke ili trinku morton el ĉiuj fontoj [24]; vino venenita Hamlet .
2.  
(figure) Malagrabligi, malfeliĉigi: donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu PrV ; tio venenas mian vivon [25]; griza polvo, kiu tage venenis la spiradon kaj pikis la okulojn [26]; estingitaj lumoj, forblovitaj ĉarmoj, venenitaj ĝojoj Marta . VD:difekti, fuŝi.
angle:
poison
beloruse:
атруціць
bulgare:
отравям, тровя
ĉeĥe:
otrávit, trávit jedem
france:
empoisonner
germane:
vergiften 2. vergällen
greke:
δηλητηριάζω
hispane:
envenenar
hungare:
mérgez, megmérgez
indonezie:
meracuni
katalune:
enverinar
nederlande:
vergiftigen
perse:
زهرآلود کردن، مسموم کردن
portugale:
envenenar
ruse:
отравить
slovake:
otráviť

veneniĝi

(ntr)
Enpreni venenon: grave veneniĝis pli ol 50 bonaj sportistoj pro nutro, infektita de viruso [27]; mi enverŝus en vian buŝon tiom da cikuto, ke vi veneniĝus de ĝi [28].
27. Monato, MU Binghua: Maltrankviliĝo pro aĉaj manĝaĵoj
28. A. Svjentoĥovski, trad. Leono Zamenhof: Aspazio, 1908
france:
s'empoisonner
germane:
sich vergiften

veneniĝo

Enpreno de veneno: la gazetoj konstante alportas sciigojn pri veneniĝo de viando, kiu sekvigas aŭ malfacilajn malsanojn, aŭ la morton FK ; Lajbaŭ sufiĉe refortiĝis post la veneniĝo, kvankam li ankoraŭ aspektis tre malforta [29].
29. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
bulgare:
отравяне
france:
empoisonnement
germane:
Vergiftung

kontraŭveneno  

MED Substanco kiu kontraŭas la efikon de veneno; antidoto: por ĉiu veneno ekzistas kontraŭveneno [30]; „Pri la venenoj kaj ties kontraŭvenenoj“ [31]. SUP:kontraŭrimedo
30. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
31. Vikipedio, Historia Naturalis Brasiliae, 2008-10-21
angle:
antidote
beloruse:
проціядзьдзе, супрацьядзьдзе
bulgare:
противоотрова
france:
antidote
germane:
Gegengift
hispane:
antídoto
indonezie:
tawarpenawar (racun)
katalune:
contraverí, antídot
nederlande:
tegengif
portugale:
antídoto
ruse:
противоядие
slovake:
protilátka
svede:
motgift, antidot

administraj notoj