tradukoj: be ca cs de en fr hu nl pl pt ru sk

2topografi/o PV

topografio

1.  
GEOD Detala priskribo de iu regiono, de ĝia reliefo, per klarigoj kaj per mapoj.
2.  
Efektiva reliefo de geografia loko: terkultivisto serĉanta konvenan grundon ... priatentus la topografion de sia ĉirkaŭaĵo, zorgante ke la kultivota tereno estu nek tro krutlinia, nek tro kaveca [1].

topografiisto  

GEOD Fakulo pri topografio: oni pensas, ke [la Nila mozaiko de Palestrina] estas la laboraĵo de Demetrio la Topografiisto, helena artisto de Ptolemea Egiptio [2]. topografo

tradukoj

anglaj

~o: topography; ~isto: topographer.

belorusaj

~o: тапаграфія.

ĉeĥaj

~o: místopis, topografie.

francaj

~o: topographie; ~isto: topographe.

germanaj

~o: Topographie, Geländebeschreibung.

hungaraj

~o: helyrajz, tereprajz, helyleírás, topográfia.

katalunaj

~o: topografia; ~isto: topògraf.

nederlandaj

~o: topografie.

polaj

~o: topografia; ~isto: topograf.

portugalaj

~o: topografia.

rusaj

~o: топография.

slovakaj

~o: miestopis, topografia.

fontoj

1. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
2. Vikipedio, artikolo „Nila Mozaiko de Palestrina“, 2006-12-31


ℛevo | datumprotekto | topogr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2015/08/19 22:10:16