tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

*tornistr/o Fab1

*tornistro  

Dorsosako el rigida materialo, iom kestoforma, uzata de soldatoj, lernantoj ktp: kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas, vi estas vera soldato! [1]; Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso [2]; li malfermis la tornistron kaj enrigardis internen: tie kuŝis la anseroj [3]; la alvenantoj faris fajron en la forno, malfermis siajn tornistrojn, manĝis [4]; li vidis maskitajn homojn eliri el kamioneto kaj lasi tornistrojn en trajno [5]. VD:teko

svisa tornistro el bovida ledo
CC BY 2.5  [6]

tradukoj

anglaj

~o: pack, back pack, haversack, knapsack.

belorusaj

~o: ранец, рукзак, заплечнік.

ĉeĥaj

~o: taška na záda, torna, tornistra.

francaj

~o: sac à dos.

germanaj

~o: Tornister, Ranzen.

hispanaj

~o: mochila.

hungaraj

~o: hátizsák.

katalunaj

~o: motxilla.

nederlandaj

~o: rugzak.

polaj

~o: tornister, plecak.

portugalaj

~o: mochila.

rusaj

~o: ранец, рюкзак.

slovakaj

~o: torba.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Kamarado Gaja
4. P. Haanpää, trad. B. Lehtinen: Baraka artisto, La Ondo de Esperanto, 2002:12 (98)
5. Monato, Hektor Alos i Font: Kronologio de kanajla mistifikado
6. Marcel, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Schweizer_tornister.jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | tornis.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.22 2019/09/30 20:10:23