tradukoj: be bg ca de en fr id pl pt

8Tunizi/o PIV1

8Tunizio RLN (TN)  

GEOGPOL Ŝtato en la norda Afriko kun ĉefurbo Tunizo; Teritorio de Respubliko Tunizio, limanta kun Alĝerio, Libio kaj Mediteraneo: la manifestacioj estis inspiritaj de similaj eventoj en Tunizio [1]; de Tunizio ĝis Kongo 175 000 francoj instruas, kuracas, laboras, komercas, estras uzinojn, riĉiĝas kaj havas grandan influon [2].

tunizia

Rilata al la ŝtato Tunizio: Kartago estas Tunizia urbo, kiu en antikva epoko estis komplete detruita de romianoj rezulte de longaj militoj [3].

tuniziano, tunizianino

Civitano de Tunizio: la loĝantoj de Tunizio nomiĝas tunizianoj, sed la loĝantoj de la ĉefurbo Tunizo nomiĝas tunizanoj [4].

tradukoj

anglaj

T~o : Tunisia.

belorusaj

T~o : Туніс.

bulgaraj

T~o : Тунис.

francaj

T~o : Tunisie; t~a: tunisien, tunisienne (adj.); t~ano, t~anino: Tunisien, Tunisienne (subst.).

germanaj

T~o : Tunesien; t~a: tunesisch; t~ano, t~anino: Tunesier.

indoneziaj

T~o : Tunisia.

katalunaj

T~o : Tunísia, República Tunisiana.

polaj

T~o : Tunezja, Republika Tunezji.

portugalaj

T~o : Tunísia.

fontoj

1. Monato, Bardhyl Selimi: Kulpantoj kulpigas
2. Monato, Yves Nicolas: Malio kaj la granda mutulo
3. Vikipedio, Kartago
4. Vikipedio, Tunizio


ℛevo | datumprotekto | tunizi.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.11 2018/08/23 17:10:17