umbel/o

umbelo

BOT
Infloresko, ĉe kiu la floroj troviĝas sur tigetoj, elkreskantaj el la sama punkto ĉiudirekten, simile al vergoj de ombrelo: umbelo de primolo, apiacoj; kunmetita aŭ duobla umbelo (el unu punkto elkreskas umbeletoj kiel ĉe multaj apiacoj).
angle:
umbel
beloruse:
парасонік (суквецьце)
bulgare:
сенник
ĉeĥe:
květenství, okolík, umbela
finne:
sarja (kukinto)
france:
ombelle
germane:
Dolde kunmetita aŭ duobla ~o: zusammengesetzte Dolde.
hispane:
umbela
hungare:
ernyő (virágzat) kunmetita aŭ duobla ~o: összetett ernyő.
itale:
ombrella (bot.)
japane:
散形花序 [さんけいかじょ]
katalune:
umbel·la
latinece:
umbella
nederlande:
scherm (bot.), bloemscherm
pole:
baldach złożony (rośl.)
portugale:
umbela
ruse:
зонтик (соцветие)
slovake:
okolík
ukraine:
зонтик

umbela

BOT
Rilata al umbelo: Ĉe serpentuma rivera turno, || ombrante ŝtonojn de moska put’, || en la umbela ornam’ viburno || sunumas branĉojn sur verda krut’. [1].
1. Nikolao Hohlov: Viburno, Heroldo de Esperanto, 1959-05-01
beloruse:
парасоністы
pole:
baldaszkowaty
ruse:
зонтичный (бот.)

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.