vandal/o FK

vandalo

1.
HIS Ano de ĝermana popolo, kiu forlasis Silezion en la 3a jarcento, trairis Eŭropon, Hispanion, perbatalis nordokcidentan Afrikon kaj mediteraneajn insulojn, kaj regis tiujn teritoriojn de 429 ĝis la Romia rekonkero en 534.
2.
(figure) Difektanto, detruanto de monumentoj, artaĵoj aŭ atingeblaj posedaĵoj: tion li nomis „vandalaj turmentoj“, volante diri „Tantalaj turmentoj“ FK ; bedaŭrinde la domo dum longa tempo restadis vaka, kaj ĝi estis terure difektita de vandaloj kaj de la malseka mez-irlanda vetero [1]; la homoj, kiuj komence simpatiis kun ili, baldaŭ trovis, ke ne la vandaloj, sed la financistoj pravas [2].
1. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
2. Jiři Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 12a
angle:
vandal
beloruse:
вандал
bulgare:
вандал
ĉeĥe:
kazisvět, ničitel, vandal
france:
vandale
germane:
Vandale
greke:
βάνδαλος
hispane:
vándalo
hungare:
vandál
japane:
バンダル族 [バンダルぞく], 文化財の破壊者 [ぶんかざいのはかいしゃ]
katalune:
vàndal
nederlande:
vandaal
portugale:
1. vândalo (história) 2. vândalo
ruse:
вандал
slovake:
kazisvet, ničiteľ, vandal
ukraine:
вандал, варвар

vandalismo

Senkiala detruado de monumentoj, publikaj aŭ publike atingeblaj havaĵoj: ne maloftis vandalismo kaj oportunisma ŝtelado [3]; tio jam timigas la publikon, ĉar okazas detruado de tombejoj, vandalismo, priŝtelado[4].
3. Monato, Jozefo Lejĉ: Vekiĝas giganto, 2013
4. Saliko: Je kio ni kredas?, Monato, jaro 2001a, numero 11a, p. 12a
angle:
vandalism
beloruse:
вандалізм
bulgare:
вандализъм
ĉeĥe:
vandalizmus
france:
vandalisme
germane:
Vandalismus
hungare:
vandalizmus
japane:
破壊行為 [はかいこうい], 蛮行 [ばんこう]
katalune:
vandalisme
portugale:
vandalismo
slovake:
vandalizmus
ukraine:
вандалізм

administraj notoj