vareng/o [1]PIV1
varengo

- Ano de bando da mezepokaj skandinavoj kiu prirabadis la Baltajn bordojn en la 9ª jc, boatiradis la orienteŭropajn riverojn por rabado, komerco aŭ militservado, poste sin dungadis kiel gvardianoj al la bizanciaj imperiestroj kaj princoj de Kieva Regno: Ili (la novgorodanoj) forpelis la varengojn trans la maron, sen doni al ili tributon, kaj komencis meme sin regi [2].
Rim. 1:
                           Oni neniam aŭdis pri la varengoj en la okcidenta Eŭropo, nek
                           pri la vikingoj en la Eŭropo
                           orienta aŭ Bizancio. La islandaj sagaoj distingas ilin. Eble
                           la diferenco konsistis en la mara navigado per velŝipoj de la
                           vikingoj, kaj granparte rivera navigado per remboatoj fare de
                           la varengoj. [Sergio Pokrovskij]
                           
                     Rim. 2:
                           Iam oni renkontas la aserton, ke la varengoj „fondis la
                           princan dinastion de Kieva Regno“. Tio estas malĝusta,
                           Ruriko2 kaj la
                           rurikidoj neniam sin nomis
                           varengoj, tiel ili nomis siajn skandinavajn dungitojn.
                           [Sergio Pokrovskij]
                           
 vikingo
vikingo2.
                           
                           La komenca kroniko, La Ondo de Esperanto, Citite laŭ „S. Pokrovskij:
                           Ruriko kaj liaj fratoj“, n-ro 221,
                           2013:3
                           
                  - angle:
- Varangian
- beloruse:
- вараг
- bulgare:
- варяг
- ĉeĥe:
- Varjag
- ĉine:
- 瓦良格人 [Wǎliánggérén]
- france:
- Varègue
- germane:
- Waräger
- islande:
- Væringr
- japane:
- ワリャーギ人 [ワリャーギじん]
- malnovgreke:
- βάραγγος
- nederlande:
- varjag
- pole:
- Wareg
- ruse:
- варяг
- slovake:
- Varjag
- ukraine:
- варяг
1.
                  
                  H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Cigna nesto