9vodk/o PIV1

9vodko

KUI Senkolora tre pura brando minimume 37-elcente alkohola, el greno aŭ el radikoj, tradicie produktata en Rusujo, Polujo, Finlando, Litovujo, Latvujo, Estonujo kaj Svedujo: mi ja ne postulas de vi tri rublojn por vodko [1]; — Kio okazos se oni trinkos tro multe da vodko? — Estos postmorgaŭ [2].
Rim.: Laŭ la Eŭropuniaj normoj, vodko estas purigita brando, sed landoj de "vodka zono" strebas ke ĝi estu aparta speco de alkoholaĵo farata distilante terpomojn, sukerbetojn aŭ grajnon (ĉefe de sekalo). [SC]
1. V. Ŝukŝin, trad. N. Lozgaĉev: Simbolo de kredo, La Ondo de Esperanto, 1994:3-4
2. esperantistoj el Olsztyn: Ridu kun poloj, La Ondo de Esperanto, 2007:5 (151)
angle:
vodka
beloruse:
гарэлка
france:
vodka
indonezie:
vodka
japane:
ウォッカ
katalune:
vodka
pole:
wódka czysta, wódka żytnia, gorzałka
svede:
vodka
ukraine:
горілка

administraj notoj