Volapuk/o PIV1

Volapuko

LINESP
Lingvo internacia, kreita de la germano Johann-Martin Schleyer en 1879: tiu eraro, kiu pereigis Volapukon, neniel malgrandigas la meritojn de ĝia aŭtoro [1]; malsaĝa estis Schleyer, kiu dotis Volapukon per la antaŭaj rondaj ü, ö, kaj malsaĝa estis Halvelik, kiu volis ilin enkonduki en Esperanton [2]; en la teretaĝo de la Palaco Mollard situas la Esperanto-Muzeo, kie vizitanto informiĝas pri Volapuko, Esperanto, Interlingua kaj aliaj planlingvoj [3].
Rim.: Ekzistas hezito pri la uskleco de la lingvonomo, kp: estas evidente, ke volapuko influis Esperanton, eble plej klare, kiam temas pri la karakterizaj vokaloj en la konjugacio de la verboj [4]. Skribis Bertilo Wennergren [5]: «Sed ekzistas ankaŭ lingvonomoj O-finaĵaj. Tiaj lingvonomoj estas laŭ mi propraj nomoj, kaj uziĝas tial normale sen „la“, sed tamen — se temas pri ordinaraj homaj lingvoj — NPIV skribas ilin minuskle, ekz.: „afrikanso“, „jido“, „latino“ (sed sur p. 37 tamen „Latino“), „papiamento“, „prakrito“, „sanskrito“, „slavono“ kaj „urduo“. Aliflanke, se temas pri planlingvo, NPIV skribas majuskle: „Esperanto“, „Ido“ kaj „Volapuko“. Kaj fine — se temas pri la nomo de programlingvo — NPIV skribas denove majuskle: „Fortrano“, „Baziko“, „Lispo“ k.t.p.».
1. Zamenhof: Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista, (Antwerpen, 1911-08-12).
2. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 2. FONETIKO
3. Monato, Walter Klag: Muzearo notinde planita, 2006
4. Christer Kiselman: La antaŭiranto de Esperanto (A. Cherpillod: Konciza gramatiko de Volapuko), Monato, jaro 1995a, numero 9a, p. 23a
5. Bertilo Wennergren: Kritikaj notoj pri la Nova PIV
angle:
Volapük
beloruse:
валяпюк
bulgare:
волапюк
ĉeĥe:
volapük
france:
Volapük
germane:
Volapük
hispane:
volapuk
hungare:
volapük
ide:
Volapük
indonezie:
Volapuk
itale:
Volapük, Volapuk
japane:
ヴォラピュク
katalune:
volapük
nederlande:
Volapük
okcidentfrise:
Folapúk
pole:
wolapik, Volapük
portugale:
volapuque
ruse:
воляпюк, волапюк
slovake:
volapük
tokipone:
toki Olapi
ukraine:
волапюк (міжнародна мова)
volapuke:
Volapük

volapukaĵo

(komune)
Stranga, nekomprenebla, parolaĵo aŭ skribaĵo: eĉ se mi ne regalas mian viktimon per kartvele tajpita volapukaĵo[6]; (frazaĵo) ĝi estas por mi volapukaĵo PrV .
6. Edmund Grimley Evans: Uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, jaro 2000a, numero 2a, p. 20a
angle:
gibberish ĝi estas por mi v~aĵo: it's all Greek to me.
beloruse:
бязглузьдзіца, шулды-булды
france:
amphigouri, charabia ĝi estas por mi v~aĵo: pour moi c'est de l'hébreu, pour moi c'est du chinois.
germane:
Kauderwelsch, Volapükismus [inter interlingvistoj] ĝi estas por mi v~aĵo: das sind für mich alles böhmische Dörfer, das sind für mich alles spanische Dörfer, ich verstehe nur Bahnhof.
hungare:
zagyvaság, értelmetlenség ĝi estas por mi v~aĵo: ez nekem kínaiul van.
itale:
ĝi estas por mi v~aĵo: questo per me è arabo, questo per me è cinese, questo per me è algebra.
katalune:
galimaties
nederlande:
koeterwaals ĝi estas por mi v~aĵo: dat is voor mij Chinees.
pole:
ĝi estas por mi v~aĵo: to dla mnie chińszczyzna.
ruse:
китайская грамота, тарабарщина ĝi estas por mi v~aĵo: это для меня китайская грамота.

volapukisto

Persono, kiu scias kaj uzas Volapukon: la pliboneco de Esperanto […] ne estas malkonfesata eĉ de la plej fervoraj Volapukistoj [7]; en 1887 la nomaro ĝenerala de ruslandaj volapukistoj nombris nur 186 adresojn [8].
angle:
Volapükist
beloruse:
валяпюкіст
france:
Volapükiste
germane:
Volapükist
hungare:
volapükista
itale:
volapukista
katalune:
volapükòfon
nederlande:
Volapükist
okcidentfrise:
Folapúkist
pole:
wolapikista
ruse:
воляпюкист
tokipone:
jan Olapi
volapuke:
Volapükan

administraj notoj