*volupt/o PV

*volupto

Plezuro de la sentumoj kaŭzanta tre vivan ĝuon, precipe dum amorado: ĉu kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton [1]? Venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, // Ni plezuriĝu per la amo [2]; forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon [3]; liaj okuloj, kiuj brilis antaŭ momento, nebuliĝis de volupto [4]; mi volus laboregi tiel, ke la sango fluus el miaj tempioj, — por aĉeti al mi la volupton de unu sola tagmeza dormo [5]; la turmentego fariĝos por li ilo de volupto: kaj en sango, kaj en larmoj, li kontentigos sian pasion [6]; ŝi, sentante la brulon, kiu de li radiis, spertis kune honton kaj volupton [7]; li sentis ŝin proksime, sentis […] la volupton de la kisoj, per kiuj li dispremadis […] ŝian senkulpan buŝon [8]. VD:amoro, erotiko, pasio
angle:
lust, sensual pleasure
beloruse:
сладастраснасць, асалода, уцеха, юр
bulgare:
сладострастие, наслаждение
ĉeĥe:
rozkoš, slast, vášeň
france:
jouissance, plaisir, volupté
germane:
Wollust
greke:
ηδονή
hispane:
voluptuosidad
hungare:
kéj, gyönyör
indonezie:
gairah, hasrat
japane:
官能 [かんのう], 肉欲 [にくよく], 快楽 [かいらく]
katalune:
voluptuositat
nederlande:
wellust
portugale:
volúpia
ruse:
сладострастие, наслаждение
slovake:
pôžitok, rozkoš, slasť
tokipone:
unpa
ukraine:
любострастя, сластолюбство, сласність, похіть, хтивість, насолода

volupta

Havanta aŭ kaŭzanta volupton: voluptaj kantoj [9]; mi transdonis ŝin en la manojn de ŝiaj amistoj, […] al kiuj ŝi havis voluptan pasion [10]; [tiu] frenezo […] plenigas per stranga kerno de volupta maltrankvilo FdO ; io pli, ol […] kontentigo de bruta volupta deziro [11]; senhalta kaj volupta kareso [12]; nun li devos intervenigi en siajn revojn voluptajn kaj pasiajn scenojn [13].
angle:
voluptous, lustful, amorous, sensual, sexy
beloruse:
пажадлівы
germane:
wollüstig
japane:
官能的な [かんのうてきな], 肉感的な [にくかんてきな], 好色な [こういろな]

voluptema, voluptama

Serĉanta okazojn de volupto: ili fariĝis kiel voluptemaj pasiaj ĉevaloj, ĉiu blekas al la edzino de sia proksimulo [14]; amo bruta kaj voluptama [15]; tiu kontraŭstaro ekscitegis ĝis la frenezeco volupteman pasion ĝis nun neniam satigitan [16]; lia amo nur voluptema forflugis, lasante la lokon al la sola kompato [17]; ĉu bezonatas por li, voluptema pigrulo, la vivo, kiun ni tre deziras [18]? VD:frandema, ĝuema
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 5:8
15. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa
16. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa
17. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa
18. F. Dostojevskij, trad. G. Arosev: Blankaj noktoj, 2002
angle:
lustful, amorous, horny (sexually)
beloruse:
пажадлівы, юрлівы
bulgare:
сладострастен
ĉeĥe:
požitkářský, slastný, smyslný, vilný, zhýralý
france:
jouisseur, sensuel, voluptueux
germane:
wollüstig, verlangend, sinnlich, vergnügungssüchtig (sexuell)
indonezie:
bergairah, sensual
japane:
好色な [こういろな], 享楽的な [あきらがくてきな]
slovake:
slastný, zhýralý, zmyselný
ukraine:
любострасний, сластолюбний, хтивий

administraj notoj