zimbalon/o MuzTerm

zimbalono

MUZ Cigan- aŭ hungar-devena kordinstrumento, speco de 35-korda citro sonigata per du bastonetoj kun kurba, lede aŭ ŝtofe garnita ekstremaĵo: el budoj sonis klarnetoj, zimbalonoj, kantado kaj kriado [1].
1. F. Kožík, trad. J. Karen kaj J. Vondroušek: La plej eminenta inter Pierotoj, 2001
angle:
 dulcimer
beloruse:
 цымбалы
ĉeĥe:
 cimbál
france:
 cymbalum
germane:
 Zymbel
hungare:
 cimbalom
itale:
 zimbalon
katalune:
 cèmbal, címbol
nederlande:
 hakkebord
portugale:
 címbalo
ruse:
 цимбалы
slovake:
 cimbal
ukraine:
 цимбали

administraj notoj