1adjutant/o

adjutanto

MIL
Oficiro, laŭofice akompananta sian ĉefon kaj helpanta lin en la komandado: en vestoj de simpla oficiro li rajdis de unu regimento al alia […] akompanata de du adjutantoj [1]; li prenis […] kvin virojn el la adjutantoj de la reĝo, kiuj troviĝis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro [2]; haltu! li ordonas: alportu kuleron! – sed, Via Generala Moŝto.... komencas la alkurinta adjutanto... – silentu! FK ; se ekzemple vi devas ien veturi, ― kurieroj kaj adjutantoj ĉiam rapidas antaŭe [3]; adjutantoj kun senceremoniaj, sed servutaj manieroj [4]. VD:adjunkto, asistanto, kuristo2, stabo1
Rim.: Adjutanto en la supra senco estas funkcio, ne rango. En mezepoko oni nomis akompananton en tia funkcio „trabanto“. Ne konfuzu kun: adjudanto (rango).
angle:
 adjutant, aide-de-camp
beloruse:
 ад'ютант
ĉeĥe:
 adjutant, pobočník
france:
 aide-de-camp
germane:
 Adjutant
hebree:
 שָׁלִישׁ
hungare:
 adjutáns, segédtiszt
itale:
 aiutante di campo, aiutante di battaglia (?)
nederlande:
 adjudant
perse:
 آجودان
pole:
 adjutant
portugale:
 ajudante-de-ordens
rumane:
 aghiotant
ruse:
 адъютант
slovake:
 pobočník
ukraine:
 ад’ютант

administraj notoj