*oficir/o PV

*oficiro

1.
MIL Ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj, ekde subleŭtenanto, ĝis marŝalogeneralo: oficiro mi fine jam estas sed, kiel antaŭe, riĉeco forestas [1]; la patro opiniis lin supera oficiro kaj kondukis lin en la ĉambron [2]; eniris polica oficiro kaj petis apartan aŭdiencon en tre grava afero [3]; kiel oficiraspiranto li batalis en la rusa fronto LGA ; oficiro kovrita de amuletoj [4].
2.
MAR Rangulo sub la ŝipestro, kun gvidantaj navigaj aŭ teĥnikaj taskoj: la ŝipestro aŭ la unua oficiro akceptadis la poŝton FK ; la Dua Oficiro tenis notblokon kun enŝovita karbopapero ; la ŝipestro, la oficiroj kaj la inĝenieroj dufoje ĉiutage ebriiĝis en la tuta tempo, kiam ni nun ankrumis MortulŜip . VD:stevardo
3.
Tiu, kiu havas, en ordeno, rangon mezan inter kavaliro kaj komandoro: oficiro de la franca ordeno Ordre National du Mérite [5].
angle:
1. officer
beloruse:
1. афіцэр
bulgare:
1. офицер
ĉeĥe:
důstojník, oficír
ĉine:
[wèi], 军官 [jūnguān], 軍官 [jūnguān], 军长 [jūnzhǎng], 軍長 [jūnzhǎng]
france:
1. officier (militaire) 3. officier (grade honorifique)
germane:
Offizier ~aspiranto: Offiziersanwärter. 2. Nautischer Offizier
hebree:
1. קצין
hungare:
1. katonatiszt
itale:
1. ufficiale (mil.)
japane:
士官 [しかん], 将校 [しょうこう]
nederlande:
1. officier
perse:
1. افسر
pole:
1. oficer
portugale:
1. oficial
rumane:
1. ofițer
ruse:
1. офицер
slovake:
dôstojník
svede:
1. officer
ukraine:
офіцер

suboficiro

MIL Ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj, ekde serĝento ĝis ekskluzive subleŭtenanto: la suboficiroj ĉiam armitaj per kanoj kalkulis al li kelkdekon da bastonoj [6]; post ioma interkonsiliĝo li revenis kaj parolis kun la alkurintaj suboficiroj gestante al la oriento [7].
Rim.: En kelkaj armeoj, kaporalo estas jam suboficira rango (ekz. en Svislando). [Antonio Codazzi]
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro II
7. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
non-commissioned officer
beloruse:
унтэр-афіцэр, прапаршчык
ĉeĥe:
poddůstojník
ĉine:
士官 [shìguān], 军士 [jūnshì], 軍士 [jūnshì], 中士 [zhōngshì], 下級軍官 [xiàjíjūnguān], 下级军官 [xiàjíjūnguān]
france:
sous-officier
germane:
Unteroffizier
hebree:
מש"ק, נגד (בצבא)
hungare:
tiszthelyettes, altiszt
itale:
sottufficiale
japane:
下士官 [かしかん]
nederlande:
onderofficier
perse:
درجه‌دار
pole:
podoficer
portugale:
suboficial
rumane:
subofițer
ruse:
унтер-офицер, прапорщик
slovake:
poddôstojník
svede:
underofficer
ukraine:
унтер-офіцер

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.