*serĝent/o PV

*serĝento

MIL En terarmeo kaj aerarmeo, suboficiro de plej malalta rango: iu serĝento petis pardonon, kriante, ke li havas naŭ cikatrojn kaj estas brava homo, kiu ne meritis tian honton [1]; senprokraste la serĝento iris por raporti tiun paroladon al la komandanto Kandid ; post kelkaj minutoj aperis kozaka serĝento [2].
1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Sesope oni trairas la tutan mondon
2. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
angle:
 sergeant
beloruse:
 сяржант
bulgare:
 сержант
france:
 sergent (sous-officier), maréchal des logis
germane:
 Feldwebel, Stabs­unteroffizier, Unteroffizier
hispane:
 sargento
hungare:
 őrmester
itale:
 sergente
nederlande:
 sergeant
perse:
 گروهبان
ruse:
 сержант
ukraine:
 сержант

ĉefserĝento

MIL En terarmeo kaj aerarmeo, suboficiro, kiu rangas inter serĝento kaj adjudanto: mirante, ĉar mi ne renkontis la oficiron, kiu ĝin ĉefas, mi petis de ĉefserĝento, ĉu sinjoro de Ruvezo estis mortigita dum la batalo KPr .
france:
 sergent-chef, maréchal des logis-chef
germane:
 Oberfeldwebel
itale:
 sergente maggiore
perse:
 گروهبان یکم، سرگروهبان
ukraine:
 старший сержант

administraj notoj

pri serĝent/o :
      La kompara tabelo de NATO helpas trovi la taŭgajn tradukojn:
      https://de.wikipedia.org/wiki/NATO-Rangcode
      [WD]