*ajl/o

*ajlo

1.
BOT Genro el familio liliacoj (Allium).
2.
KUI Specio de ajlo 1 (Allium sativum), uzata kiel spicaĵo kaj kuracilo: sur ĉiu nove konstruita domo ili pendigas marioneton, ajlo-bulbaron aŭ huf-feraĵon [1].
3.
La bulbo, bulbero de tiu vegetaĵo, uzata kiel spicaĵo: ni manĝis […] la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn [2]; li formanĝis sekan kukon frotitan per ajlo kaj eltrinkis acidan bieron [3]; oni povas konsili al li manĝi bulbon, aŭ ajlon aŭ ion similan [4]; trafis la nazon forta odoro de ajlo [5].
angle:
2. garlic
beloruse:
1. цыбуля, часнок 2. часнок 3. галоўка часнаку, зубок часнаку, долька часнаку
bretone:
1. kignen-gouez 2. kignen
bulgare:
2. чесън
ĉeĥe:
česnek
ĉine:
2. [suàn], 大蒜 [dàsuàn] 3. 蒜粒 [suànlì]
france:
2. ail
galege:
2. allo
germane:
1. Lauch 2. Knoblauch 3. [ajla bulbo] Knoblauchzwiebel, [ajla bulbero] Knoblauchzehe
hebree:
שום
hispane:
2. ajo
hungare:
1. hagyma 2. fokhagyma
indonezie:
2. bawang putih
itale:
2. aglio
japane:
ニンニク [にんにく], にんにく, ネギ [ねぎ], ニラ
katalune:
2. all
latinece:
1. Allium 2. Allium sativum
nederlande:
1. look 2. knoflook
pole:
1. czosnek 2. czosnek
portugale:
alho
ruse:
2. чеснок
slovake:
2. cesnak
svede:
2. vitlök
tibete:
སྒོག་པ་
turke:
2. sarımsak
ukraine:
часник

ursajlo, ursa ajlo

Sovaĝa specio de ajlo (Allium ursinum), kutima en arbaroj de Eŭropo kaj kelkaj aziaj regionoj: jen kuko kun rafanfolietoj kaj ursajlo [6]; Ursa ajlo havas florarojn el po kvin ĝis dudek unuopaj floroj, la floroj havas po ses blankajn petalojn, kiuj aranĝiĝas stelforme [7].

ursajlo ĉe Mönchbruch, Germanujo
CC BY 4.0  [8]
6. Kunveno en Cenon Palmer, la 21an de Marto 2019, La Esperanto-Gironde Informilo, apr 2019, n-ro 158
7. Vikipedio, Ursa ajlo
8. Robert Flogaus-Faust, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Allium_ursinum_RF.jpg
angle:
wild garlic, ramson, bear leek
beloruse:
часнок мядзьвежы, цыбуля мядзведжая, чарамша
france:
l'ail des ours
germane:
Bärlauch
latinece:
Allium ursinum
ruse:
черемша́, колба́, лук медве́жий, ди́кий чесно́к
ukraine:
часник ведмежий, цибу́ля ведме́жа

administraj notoj

urs~o, ursa ~o: Mankas verkindiko en fonto.