Altajo
↝
Montaro,
pli ol 2000 km longa, inter Centra Azio
kaj Siberio, sur la teritorioj de
la Ruslanda Federacio,
Kazaĥujo kaj Mongolujo, formanta akvodisigan limon inter la
basenoj de Obo,
Irtiŝo,
Jenisejo kaj la sendefluaj riveroj de
Centra Azio:
mongoloj [...] delonge loĝis dum multmiljaroj
[...] inter la lago Bajkalo kaj Granda Muro, kaj la
montaroj Hingano kaj Altajo
[1];
Altajo monta kaj ebena: raporto pri perbicikla vojaĝo tra
Altaja regiono
[2].
- angle:
- Altai
- beloruse:
- Алтай
- ĉeĥe:
- Altaj
- france:
- Altaï
- germane:
- Altaigebirge, Altai
- hungare:
- Altaj
- katalune:
- Altai
- nederlande:
- Altai
- ruse:
- Алтай
- slovake:
- Altaj
altaja lingvofamilio,
altaja lingvaro
Hipoteze rekonstruata superfamilio konsistanta el la
tjurka, mongola kaj tungusa-manĉura lingvofamilioj:
la manĉura lingvo estas pli bone konata inter la okcidentanoj
sub la nomo de tungusa, apartenanta al la altaja lingva
familio,
kune kun la lingvoj de la aliaj ĉefaj invadintoj en Ĉinion,
la mongolaj kaj la turkaj
[3];
iuj lingvistoj proponis rilaton kun la altaja
lingvaro aŭ la japana lingvo
[4].
- angle:
- Altai language family
- beloruse:
- алтайская моўная сям'я
- france:
- langues altaïques
- germane:
- altaische Sprachfamilie
- hungare:
- altaji nyelvcsalád
- katalune:
- família altaica
- nederlande:
- Altaïsche taalfamilie
- ruse:
- алтайская семья языков
altaja lingvo
- 1.
↝
Lingvo de
la
altaja
lingvofamilio:
genetike la hungara estas ural-altaja (turana), sed ĝi
draste hindeŭropaneciĝis ‐ strukture kaj leksikone
[5].
- 2.
Ĉiu el la indiĝenaj lingvoj de Altajo.
- 3.
La ĉefa indiĝena lingvo de Altaja Respubliko en
Ruslando
(ekse „la ojrota“, el la tjurka lingvofamilio):
en 1869 en Kazan publikiĝis detala gramatiko de altaja
lingvo kaj en 1884 ‐ la unua vortaro
[6].
- angle:
- Altai
- beloruse:
- алтайская мова
- france:
- langue altaïque
- germane:
- Altaisch
- hungare:
- altaj nyelv, ojrot 1. altaj nyelv 2. altaj nyelv
- katalune:
- llengua altaica 3. llengua altai
- nederlande:
- Altaïsch 1. Altaïsche taal
- ruse:
- алтайский язык