anglikan/o PIV1

anglikano   Vikipedio

KRI Ano de anglikanismo: li estas anglikano kaj ĝis nun li ne enpaŝis katolikan preĝejon [1].
1. F. Hrušat: Dumtempe mi ne Mortos, Dio Benu, 2001:2 (42)
ĉeĥe:
anglikán
france:
anglican (subst.)
hispane:
anglicano
slovake:
anglikán

anglikanismo   Vikipedio

KRI Doktrino kaj praktiko de anglikanoj; branĉo de kristanismo, disiĝinta de katolikismo en la 16a jarcento kaj agnoskanta kiel aŭtoritaton la reĝon aŭ reĝinon de Anglujo.
ĉeĥe:
anglikanizmus, anglikánství
france:
anglicanisme
hispane:
anglicanismo
slovake:
anglikanizmus

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.