8aristokrati/o PV

aristokratio

1.
POL Unu el la ses formoj de konstitucio laŭ Aristotelo, en kiu regas grupo de elstaruloj por la utilo de ĉiuj: politika-religia aristokratio [1]. VD:monarĥio2, oligarĥio, demokratio
Rim.: En tiu senco meritokratio estas formo de aristokratio.
2.
HIS Politika reĝimo, en kiu regas la nobelaro: floradis la bienega sklaveco kaj la aristokratio kiu poste forflugis kun la vento [2].
3.
(evitinde) La nobelaro kiel reganta klaso de aristokratio2: nia aristokratio […] pensas, ke la milito pagos la feniciajn ŝuldojn, kaj al ili alportos riĉaĵojn [3]; li komprenis, ke nur la aristokratio estas klaso, kun kiu lin ligas la komuneco de l' sentoj [4].
PRT:aristokrato
angle:
aristocracy
beloruse:
арыстакратыя
ĉeĥe:
vláda aristokracie
ĉine:
1. 上层 [shàngcéng], 上層 [shàngcéng]
france:
aristocratie
germane:
Aristokratie
hebree:
אֲצוּלָה
hispane:
aristocracia
hungare:
arisztokrácia
japane:
貴族政治 [きぞくせいじ], 貴族階級 [きぞくかいきゅう]
katalune:
aristocràcia
ruse:
аристократия
slovake:
aristokracia, vláda aristokracie
ukraine:
аристократія

administraj notoj