*bazar/o PV
*bazaro ↝
- 1. ↝
Granda, subtegmenta aŭ subĉiela vendejo, kie kunestas diversaj sendependaj vendobudoj: mi sendus al la bazaro, por aĉeti almenaŭ paneton [1]; virinoj en la bazaro interbatiĝis, sed la polico venis tro malfrue [2]; bazaro de malnovaĵoj [3]; la ĉefa bazaro, kien oni alportis la komercaĵojn el la oazoj [4]; brua, abunda bazaro [5].
foirejo
- 2. ↝
ĉiovendejo
superbazaro
1.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
5. B. Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 26a
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
5. B. Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 26a
- angle:
- 1. mall, market 2. department store
- beloruse:
- 1. базар, кірмаш, рынак 2. унівэрмаг, супэрмаркет
- ĉeĥe:
- bazar, tržnice
- france:
- 1. marché 2. épicerie, bazar (magasin)
- germane:
- 1. Markt, Basar 2. Supermarkt, Kaufhaus
- hebree:
- שׁוּק
- hispane:
- 1. bazar, mercado 2. tienda por departamento, almacén por departamento
- hungare:
- 1. piac, bazár 2. ABC-bolt
- nederlande:
- 1. markt 2. minimarkt
- pole:
- 1. bazar, targ 2. market, hala (region.)
- portugale:
- 1. bazar, mercado
- ruse:
- 1. базар, рынок (базар) 2. универсальный магазин, универмаг, супермаркет
- slovake:
- bazár, starinárstvo, trh (orientálny)
bazarejo
- Loko, plejofte placo, sur kiu okazas bazaro: La vilaĝo havas nur unu gravan straton kaj la malgrandan bazarejon [6].
6.
Vikipedio,
Hallstatt (urbo), 2015-11-03
- france:
- place du marché
flosbazaro, flosa bazaro ↝
Surakva bazaro, kie oni komercas de sur boatoj: Kodaĝaso estas „lando de asaio“, tie estas flosa bazaro [7]; ni piediras al malfama flosbazaro de Bangkoko [8].
7.
R. da Silva Ribeiro: Vojaĝtaglibro al Amazonio,
La Karavelo, 2009-09 (18), p. 15a
8. C. Pinardon. R. Sanz: Du Bicikloj je la Horizonto, Tajlando, 2010
8. C. Pinardon. R. Sanz: Du Bicikloj je la Horizonto, Tajlando, 2010
- angle:
- floating market
- france:
- marché flottant
pulbazaro ↝
Bazaro, kie estas aĉeteblaj brokantaĵoj: en la pulbazaro de Parizo, krimulo invitas nekonaton al sia loĝejo [9]; ĝi estas unika mediteranea pulbazaro, kiu havas preskaŭ ĉion, oni neniam scias kiun trezoron oni povas trovi tie [10].
- angle:
- flea market
- ĉeĥe:
- bleší trh
- france:
- marché aux puces
- germane:
- Flohmarkt, Antikmarkt
- hungare:
- ócskapiac, bolhapiac
- nederlande:
- vlooienmarkt
- pole:
- pchli targ, targ staroci
- ruse:
- барахолка, толкучка, блошиный рынок
- slovake:
- blší trh
superbazaro ↝
Ĉiovendejo: superbazaro estas granda vendejo, kiu vendas ampleksan varion de varoj inkluzive de manĝaĵoj, trinkaĵoj, drogoj, vestaĵoj, nutraĵoj bestaj, ludiloj, aliaj domaj produktoj kaj sezonaj artikloj kiuj estas konsumitaj kutime [11]; vendistino en via aŭ mia loka superbazaro [12].
11.
Superbazaro - Vikipedio
12. P. Gubbins: Diana... ĉu diino?, Monato, jaro 1997a, numero 9a, p. 16a
12. P. Gubbins: Diana... ĉu diino?, Monato, jaro 1997a, numero 9a, p. 16a
- angle:
- supermarket
- beloruse:
- супэрмаркет
- ĉeĥe:
- obchodní dům se samoobsluhou, supermarket
- france:
- supermarché
- germane:
- Supermarkt, Kaufhaus
- hispane:
- supermercado
- hungare:
- szupermarket
- nederlande:
- supermarkt
- pole:
- supermarket, supersam (przest.)
- ruse:
- супермаркет
- slovake:
- supermarket