burk/o

burko

1.
TEKSISL Islama vestaĵo surhavata de virinoj, kiu kovras la tutan korpon kaj havas rektangulan duone travideblan vualon antaŭ la okuloj, por ke ili ne povu esti vidataj: tre malmultaj estas demetintaj la burkon, eĉ ne tiuj, kiuj ne portis ĝin antaŭ la talibanoj [1]; en Irako, virinoj rajtis fariĝi inĝenieroj, ŝofori ŝarĝaŭtojn, lasi siajn burkojn en la tirkesto [2]; ili povas akiri helpon, se oni ilin devigas porti kaptukon aŭ burkon [3]; tiuj homoj ne devigas la infanon surmeti ĉapeleton, vualon, aŭ burkon [4]; ĉu islamanino rajtas porti la burkon? [5]. VD:ĉadoro, hiĝabo, nikabo
Rim.: Kelkfoje oni renkontas la formon burĥo, sed tio estas senbaza. La koresponda araba vorto uzas la literon qāf (ق), kiu estas kutime transskribata en Esperanto per la litero k, ekzemple en la arabdevenaj vortoj fakiro, Irako, Kataro, Korano kaj nikabo.
2.
TEKS Mantelo farita de felto, tradicie surhavata de viroj en Kaŭkazo: ĝi prezentis rokon sur kies kresto rajdis kaŭkazano en burko kaj kun fusilo malantaŭ la dorso [6]; la civitano surhavis kalpakon, burkon metitan sur noktoĉemizon, novajn, ĵus aĉetitajn, bluajn ledajn pantoflojn [7].
1. J. Bousac, trad. M. Leon: Afganio vidate de Herato, le Monde diplomatique, 2003-12
2. D. J. Harlow: Re: Tullius Detritus, soc.culture.esperanto, 2004-01-12
3. Monato, I. Durwael: Rajtoj pri ritoj
4. J. Schram: La libereco ne kredi, Ateismo, 2014-11 (19), paĝo 6
5. S. Halimi, trad. V. Lutermano: De Parizo ĝis Ateno, elekti siajn batalojn, le Monde diplomatique, 2015-02
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 5
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 27
angle:
1. burka, burqa 2. burka
beloruse:
бурка
ĉine:
1. 波卡 [bōkǎ]
germane:
1. Burka
indonezie:
2. burka(k)
nederlande:
1. boerka
ruse:
2. бурка
ukraine:
бурка

administraj notoj