*mantel/o PV
*mantelo
↝ 
- 1. ↝
Vasta longa senmanika supervesto, kiu malstrikte pendas de sur la ŝultroj: Adaha deprenis de siaj ŝultroj lanan mantelon, kaj metis ĝin ĉirkaŭ la knabineton [1]; dirante tion, la princo ĵetis sur la ŝultrojn mantelon kun kapuĉo kaj elglitis en la ĝardenon [2]; envolvu vin en vian mantelon, ĉar kiel ajn varmege ĉi tie rostas la suno, unu paŝon plue estas glacie malvarme [3]; kozaka, kavaleria mantelo.
- a) ↝
- Similaspekta vesto specialcela, kiu ne nepre servas kiel supervesto: reĝa mantelo; frizmantelo.
- b) ↝
- (figure)
Protekto,
ŝirmo:
etendu vian mantelon sur vian servistinon,
ĉar vi estas savanto
[4];
sub la mantelo de la nokto;
sub mantelo de afableco li kaŝas senmezuran
egoismon
masko, vualo
burnuso, pelerino, ponĉo
- 2. ↝
En la eŭropa modo de post la 18a jc, ĝenerala nomo de supervesto en formo de iom longa kaftano: vojaĝmantelo, pluvmantelo, peltomantelo; homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo, per manteloj kontraŭ la malvarmo Marta ; Mahometo ... deiris de la ĉevalo, prenis la serpenteton kaj metis ĝin en la manikon de sia mantelo [5]; izvoŝĉikoj vestitaj en la tradicia longa blua mantelo kun zono ĉirkaŭ la talio kaj sube dika ŝafopelto, kondukas en la stratoj ... siajn veturilojn [6].
palto, redingoto, surtuto, talaro
- 3.
Palto por virinoj.
1.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 16a
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 3:9
5. C. Bachiller, trad. J. H. Ferreira: La Naskiĝo de la Tabako, en: Fundamenta Krestomatio, 1903
6. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, en Peterburgo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 16a
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 3:9
5. C. Bachiller, trad. J. H. Ferreira: La Naskiĝo de la Tabako, en: Fundamenta Krestomatio, 1903
6. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, en Peterburgo
- angle:
- 1. cape, cloak, mantle 2. coat
- bulgare:
- палто
- ĉeĥe:
- kabát, mantl, pláštěnka, plášť
- france:
- cape, manteau
- germane:
- Mantel
- hispane:
- capa 1.b manto, abrigo
- hungare:
- 1. köpeny, palást 2. köpeny, kabát 3. női kabát sub ~o de afableco: szívélyesség leple alatt 1.b (vminek a)leple
- indonezie:
- 2. mantel
- nederlande:
- mantel
- pole:
- płaszcz
- portugale:
- casaco, sobretudo, capote, capa
- ruse:
- 1. плащ, накидка 2. пальто, макинтош, плащ 3. мантилья, женское пальто 1.a мантия 1.b покров
- slovake:
- plášť, zvrchník
frizmantelo ↝
- Tuko kiun oni surmetas sur la ŝultrojn de la kliento en frizejo (aŭ en alia simila loko) por protekti liajn vestojn dum hartondado, ŝminkado ktp.
- angle:
- barber cape, salon cape
- france:
- blouse de coiffeur
- germane:
- Frisörumhang
- nederlande:
- kappersmantel
- pole:
- peleryna
- ruse:
- пеньюар (в парикмахерской)
peltomantelo
- 1. ↝
Varma vintra mantelo2 el pelto: li estis vestita en peltomantelo kun kastora kolumo kaj astrakana malnovreĝima antaŭrevolucia ĉapo Metrop .
- 2. ↝
Luksa pelta mantelo2, precipe ina: la aŭtoj alvenis unu post la alia, kaj lukse dekoritaj uniformoj, admirindaj, ermenaj peltmanteloj, blankaj frakoj estis videblaj [7].
7.
J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono
- angle:
- mink
- france:
- manteau fourré, pelisse
- germane:
- Pelzmantel
- hispane:
- capa de piel
- nederlande:
- bontmantel
- ruse:
- 1. шуба 2. шуба
termantelo
↝ 
Interna, varmega kaj gluema parto de la tero, ĉirkaŭ la terkerno kaj sub la terkrusto: helpe de la esplorado pri tertremo de interna lando de Antarkto oni konos la profundan strukturon de terkrusto kaj termantelo [8].
8.
Zhao Xi:
Ĉinio finkonstruis sian tertremo-esploran
stacion..., 2010-01-06
- angle:
- mantle
- beloruse:
- мантыя (Зямлі)
- ĉeĥe:
- zemský plášť
- france:
- manteau terrestre (géol.)
- hispane:
- manto terrestre
- pole:
- płaszcz ziemski
- slovake:
- zemský plášť