Ciril/o PIV1

Cirilo   Vikipedio

NOM Vira antaŭnomo grekdevena: ruslandanoj kaj ankaŭ aliaj ĉiujare gloras la inventintojn de la slava, tiel nomata cirila, alfabeto kaj ties inventintojn la fratojn Cirilon kaj Metodion [1].
1. Aleksandras MASIUKAS: Celebradi pri alfabeto, Monato, 2002/7, p.7
angle:
Cyril
bulgare:
Кирил
france:
Cyril
germane:
Kyrillus, Cyrill
greke:
Κύριλλος
hungare:
Cirill
itale:
Cirillo
katalune:
Ciril
nederlande:
Cyrillus
ruse:
Кирилл
svede:
Kyrillos

cirila   Vikipedio

LIN Rilata al la Slavona alfabeto uzata de slavaj ortodoksaj eklezioj kaj tradicie atribuata al sankta Cirilo, aŭ al iuj el diversaj naciaj alfabetoj de ĝi devenintaj: Unikodo kovras la cirilan, grekan kaj armenan alfabetojn [2].
2. J.C.Wells: Supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, Internacia Kongresa Universitato, Prago 1996 07 26
angle:
Cyrillic
bulgare:
кирилица
france:
cyrillique (alphabet)
germane:
kyrillisch
hungare:
cirill
katalune:
ciríl·lic
nederlande:
cyrillisch
ruse:
кириллов, кириллический

administraj notoj