*ĉarlatan/o

*ĉarlatano

1.
Migranta foira vendisto de kuraciloj: mi ŝmiros per veneno mian glavon / ĉar unu ĉarlatano al mi vendis / rimedon tian […] Hamlet .
2.
Trompisto tro uzanta la publikan kredemon, brue serĉanta la popularecon: lin, kiu oferis sian tutan vivon al granda afero, lin oni malhonoris per la nomo ĉarlatano FK ! en mia kapo nun estas aŭkcio: pietistoj, ĉarlatanoj, recenzantoj kaj friponoj, — kiu plej multe proponos, tiu min havos [1]; li estas aminda ĉarlatano: li amas trompi, kaj ĝenerale, liaj trompoj estas ne tre gravaj, efektive ridigaj [2]. VD:fripono, mensogisto, trompisto
angle:
charlatan
beloruse:
шарлятан
france:
charlatan
germane:
Scharlatan
hebree:
שַׁרלָטָן
hispane:
charlatán
hungare:
sarlatán
itale:
ciarlatano
pole:
szarlatan, szalbierz
portugale:
charlatão
ruse:
шарлатан
slovake:
šarlatán
ukraine:
шарлатан

ĉarlatani

(ntr)
Ĉarlatane agi: la scienco […] ĉarlatanas por povi vivi [3]. VD:mensogi, trompi
beloruse:
шарлятаніць
germane:
quacksalbern, schwindeln
hebree:
לרמות
hungare:
sarlatánkodik
itale:
truffare, dire fandonie
ruse:
шарлатанствовать

ĉarlatanaĵo

Trompa misgvido de kredemuloj, friponaĵo: kiu trompas: ĉu la pastoro aŭ la adeptoj? „iom da ĉarlatanaĵo kaj iom da diaĵo”, diras multaj [4]; laŭ verdikto ne temas pri trompo, sed oni rajtas paroli pri „esotera sensencaĵo” aŭ „ĉarlatanaĵo” [5].
beloruse:
шарлятанства
germane:
Scharlatanerie
ukraine:
шарлатанство

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.