Delhi/o, Deli/o

Delhio, Delio   Vikipedio

GEOG Urbego en la nordo de Barato, ampleksanta ankaŭ la ĉefurbon Nov-Delhio: kiam mi atingis la Manilan flughavenon por aviadili al Kazaĥio tra Delhio (Barato) kaj Taŝkento (Uzbekio), surprizis min tie renkonti kvar ekskolegojn [1]; post Mumbajo, Delhio havas la duan plej altan nombron de miliarduloj kaj milionuloj inter ĉiuj urboj en Barato [2].
angle:
Delhi
france:
Delhi
germane:
Delhi

Nov-Delhio, Nov-Delio   Vikipedio

GEOGPOL La ĉefurbo de Barato, parto de la teritorio de Delhio: Tirano estas […] eĉ pli poluita ol tiaj urbegoj kiel Nov-Delhio, Pekino, Ateno [3]; funebris lian morton ankaŭ la esploristoj de la universitato Jawaharlal Nehru en Nov-Delhio, kies laboro kompili trilingvan vortaron (en la granda-andamana, angla kaj hindia) ricevis gravan baton [4]; vendrede en Nov-Delio, ĉefurbo de Hindio, okazis la 3a Ĉina-Hindia Interreta Konferenco [5]; la gastiga urbo de la Someraj Olimpikoj 2016 elektiĝas dum la jaro 2009: kandidatas inter alie Montrealo (Kanado), Ĉikago (Usono) […], Nov-Delio (Barato) [6].
angle:
New Delhi
france:
New Delhi
germane:
Neu-Delhi

administraj notoj