direktiv/o SPV

direktivo

Instrukcio1.a de oficiala instanco: la EU-ŝtatoj papage obeas la direktivojn el Bruselo [1]; direktivo de Vatikano, kiu permesas al pastroj, kiuj ne toleras alkoholon, nur leki la vinon aŭ uzi vinbersukon [2]; iam ili renkontiĝadis kaj paroladis pri sia afero, ricevante novajn direktivojn, post kio ili direktadis sin en lokojn, iel rilatajn al ilia tasko [3]; la Komisiono prezentis direktivon pri sunprotektado [4]; la tri oficistinoj, kortuŝitaj pro mia plorinda situacio, estis sisteme konsultintaj amason da formularoj, cirkuleroj, instrukcioj kaj direktivoj de la ĉefmanaĝero kaj estis malkovrintaj ke, jes, ekzistas alia sistemo por sendi pakon eksterlanden [5]; ofte ni renkontas la vortojn reglamento, direktivo, decido kaj rekomendo en ĵurnaloj, sed ne klaras al ĉiuj, kiel ili rangas inter si [6]. VD:avizo, ordono
1. Bertil Englund: Elefanto en porcelanbutiko, Monato, 2000/07, p. 4
2. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 2008
3. A. Grin, trad. J. Finkel: La mondo brilanta, 2010
4. Monato, Stefan Maul: EU-fiasko, 2005
5. Monato, Filippo: Moderna poŝto, 2006
6. Jimmy Stryhn Meyer: Eŭropa juro por ĉiuj, Monato, 2000/11, p. 26
beloruse:
дырэктыва, інструкцыя, наказ
ĉeĥe:
instrukce, pokyn, směrnice
ĉine:
命令 [mìnglìng], 線論 [xiànlùn], 匯票 [huìpiào]
france:
directive
germane:
Direktive, Anweisung, Instruktion, Richtlinie, Leitfaden
japane:
指令 [しれい], 指示 [しじ]
slovake:
pokyn, smernica, úprava
ukraine:
директива, вказівка, настанова

administraj notoj