*distil/i

*distili

(tr)
KEM Purigi substancon vaporigante per varmo ĝiajn vaporiĝemajn erojn kaj poste refluecigante la vaporojn per malvarmo: distili brandon; ŝi kolektis herbojn kaj florojn, […] ŝia patro povas ilin uzi por trinkaĵoj kaj gutoj, kiujn li povosciis distili [1]; super ardantaj karboj kaj en varmega vaporo estis preparataj rimarkindaj aĵoj, oni kuiris en vitraj glasoj, oni kirlis kaj distilis, en pistujoj oni pistis spicojn [2]; solvu en distilita akvo [3]; Pulkvo do estas la alkohola trinkaĵo nek distilita nek filtrita, de malklara, duonblanka aspekto [4].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Du fratoj
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, kronika katara konjunktivito, (el la libro de profesoro E. Fuchs)
4. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
angle:
distill
beloruse:
дыстыляваць
bulgare:
дестилирам
ĉeĥe:
destilovat, překapat, překapávat
ĉine:
[liú], 酾 [shī]
france:
distiller (soumettre à distillation)
germane:
destillieren, brennen ~ita akvo: destilliertes Wasser.
hispane:
destilar
japane:
蒸留する [じょうりゅうする]
nederlande:
distilleren
perse:
تقطیر کردن ~ita akvo: آب مقطر.
pole:
destylować
portugale:
destilar
ruse:
дистиллировать, перегонять
slovake:
destilovať
ukraine:
дистилювати, переганяти

distilado

Purigo per distila vaporigo kaj refluecigo: produkti alkoholon per distilado; distilita akvo […] ja estas pura, sed per la distilado oni forigis el ĝi ankaŭ la salojn, necesajn por la vivo VaK .
angle:
distillation
bulgare:
дестилация
ĉeĥe:
destilace, překapování, překapávání
ĉine:
蒸餾 [zhēngliù]
france:
distillation
germane:
Destillation, Brennen
hebree:
זיקוק
hispane:
destilación
japane:
蒸留 [じょうりゅう]
nederlande:
distillatie
perse:
تقطیر
pole:
destylacja
ruse:
дистилляция, перегонка
slovake:
destilácia
ukraine:
дистиляція, перегонка

distilejo

Loko, en kiu oni ordinare distilas, ekzemple por produkti alkoholajn trinkaĵojn el grenoj aŭ fruktoj: la registaro permesis al distilejoj nepagon de imposto, kio daŭris ĝis la enlanda milito [5]; ekde la 17a jarcento bierfarejoj kaj distilejoj fondiĝis en „Liberaj urboj“ […], kie oni ne devis pagi akcizojn [6]; Tullamore, kie antaŭe estis distilejo de la fama viskio Tullamore Dew [7].
5. Ono T.: raportas pri „moonshine“..., soc.culture.esperanto, 1998-02-23
6. Lode van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
7. Albisturo Kvinke: Tenebro, Monato, 2006/04, p. 25
angle:
distillery
bulgare:
дестилационна инсталация, спиртна фабрика
ĉeĥe:
destilační oddělení továrny, palírna
ĉine:
酿酒厂 [niàngjiǔchǎng]
france:
distillerie
germane:
Brennerei, Destillerie
hebree:
מַזקֵקָה
japane:
蒸留酒製造所 [じょうりゅうさけせいぞうしょ]
nederlande:
distilleerderij, stokerij
perse:
کارخانهٔ تقطیر، کارخانهٔ عرق‌سازی
ruse:
перегонный завод, установка для перегонки
slovake:
pálenica
ukraine:
нафтопереробний завод

distililo

Aparato por distili: Luko […] estas kontraŭleĝa viskifabrikanto en la usona ŝtato Kentucky kaj impostisto […] venis por detrui la distililon [8].
8. Donald BROADRIBB: Utilaj por distraj klubkunvenoj, Monato, 2002/05, p. 30
angle:
still (distilling equipment)
ĉeĥe:
destilační přístroj
ĉine:
蒸餾裝置 [zhēngliùzhuāngzhì]
france:
alambic
germane:
Destillationsapparat
hebree:
זַקָק
japane:
蒸留器 [じょうりゅうき]
nederlande:
distilleertoestel
perse:
انبیق، دستگاه تقطیر
pole:
destylator
ruse:
перегонный куб, дистиллятор
slovake:
destilačný prístroj
ukraine:
дистилятор

administraj notoj

~ado: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas dua fontindiko.